La Storstrøm-ponto (dane Storstrømsbroen) estas 3 199 metrojn longa ponto, kiu ligas la insulojn Falster sude kaj Sjælland norde en la eŭropa ŝtato Danio. Ĝi superpontas la markolon Storestrøm de la Balta Maro inter tiuj insuloj.

Storstrøm-ponto
through arch bridge • fervoja ponto • vojponto
Malfermo 26-a de septembro 1937
Lando Danio vd
Situo Vordingborg
Situo
Geografia situo 54° 57′ 58″ N, 11° 53′ 5″ O (mapo)54.9660111111.88475556Koordinatoj: 54° 57′ 58″ N, 11° 53′ 5″ O (mapo)
Storstrøm-ponto (Danio)
Storstrøm-ponto (Danio)
DEC
Storstrøm-ponto
Storstrøm-ponto
Situo de Storstrøm-ponto
Map
Storstrøm-ponto
vdr
Storstrøm-ponto

La konstruaĵo kreita inter la jaroj 1933 kaj 1937 estas kaj fervoja kaj aŭtoŝosea ponto. Dum la tempo de sia finkonstruo ĝi estis la dua plej longa fervoja ponto de Eŭropo (post la Firth-of-Tay-ponto). La betona konstruaĵo konsistas el 50 elementoj. La tri plej vastaj pontopartoj havas interkolonan distancon de 103,90 m + 137,75 m + 103,90 m kaj permesas la pason de maraj ŝipoj sub ĝi. La aliaj interkolonaj distancoj ampleksas maksimume 60 metrojn. Apartaĵo de la Storstrøm-ponto estas, ke ĝi havas kablojn por 110-kilovolta elektra kondukilo.

elaera bildo

Dum la invado de Danio pere de la armeo de Nazia Germanio la 9-an de aprilo 1940 kadre de la Dua Mondmilito, la ponto estis atakata pere de germaniaj paraŝutaj batalistoj, kiuj el la aero surprizis la danajn soldatojn gardantaj la ponton kaj post batalo konkeris ĝin.

La ponto nun administre apartenas parte al la teritorio de la komunumo Guldborgsund kaj parte al tiu de la komunumo Vordingborg.

Eksteraj ligiloj redakti