Strabono

helena geografo, filozofo, kaj historiisto

Strabono (greke Στράβων, latine Strabo „la strabulo“; naskiĝis ĉirkaŭ -63 a. K. en Amasja en Kapadokio en nuna Turkio; mortis post la jaro 23) estis greka historiisto kaj geografo. Lia plej konata verkaĵo havas la simplan titolon Geografio (greke Γεωγραφικά, Geōgrafiká).

Strabono
greka historiisto kaj geografo
gravuraĵo de André Thevet; ilustraĵo el la libro Les vrais pourtraits et vies des hommes, Parizo 1584
gravuraĵo de André Thevet; ilustraĵo el la libro Les vrais pourtraits et vies des hommes, Parizo 1584
Persona informo
Naskiĝo 63 a.Kr.
en Amasia en Kapadokio (hodiaŭ Turkio)
Morto 23 p.Kr.
en Amasia
Etno Grekoj de la Ponto vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo geografohistoriistofilozofoverkisto vd
Laborkampo geografio vd
Verkado
Verkoj Geografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post longaj vojaĝoj li vivis ekde la jaro 20 a.K. senĉese en Romo. Krom granda historia verko en 47 libroj, el kiu konserviĝis nur kelkaj fragmentoj, li verkis la jam menciita verkon Geografio en 17 volumoj: 1+2 = fizika-matematika geografio; 3-10 = Eŭropo; 11-16 = Azio; 17 = Afriko. Kvante kaj gravece ĝi ĉerpas el la plej bonaj fontoj i.a. de Eratosteno de Kireno aŭ Apolodoro. Parte ĝi baziĝis ankaŭ sur propraj spertoj de vojaĝanto. Temas pri altvalora geografia antologio, krom la verko de Ptolemeo nia ĉefa fonto pri antikva geografio.

Fontoj redakti

 
Eŭropo laŭ Strabo

Eksteraj ligiloj redakti