Strakov
Municipo Strakov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km oriente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 263 loĝantoj (2023).
Strakov | |||
germane Strockele | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Strakov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Končinský potok | ||
Situo | Strakov | ||
- alteco | 435 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 57″ N 16° 23′ 13″ O / 49.86583 °N, 16.38694 °O (mapo) | ||
Areo | 8,52 km² (852 ha) | ||
Loĝantaro | 263 (2023) | ||
Denseco | 30,87 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578819 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Strakov | |||
Retpaĝo: strakov.wbs.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
Nomo de la vilaĝo unue aperiĝas en akto de vroclava episkopo Przedslav el Pogorelo el la jaro 1347, kiu kadre de havaĵa egaligo inter episkopo de Litomyšl kaj la kanonikaro alordonis Strakov al la episkopo. Episkopo Jan Železný el Litomyšl mencias Strakov kiel parton de sia havaĵo en la jaro 1398. En la jaro 1547 alfalis Strakov al la kastela sinjorejo en Litomyšl. De sia ekesto estis Strakov ĉeĥa vilaĝo kaj la germana nomo Strokele aŭ Strockele aperas unue nur en la jaro 1789.
Memorindaĵoj redakti
Kapelo redakti
Sur vilaĝplaco troviĝas baroka kapelo de Sankta Maria el la jaro 1734, centra, kvadrata kun rondigitaj anguloj kaj duoncirkla fermo. La kapelon kronas malgranda tureto, svelta kun eminenta kupolo. La enirejo kaj fenestroj estas oblongaj, duoncirkle finitaj, fasadoj nemembrigitaj. La volbo estas kruca, en la fermo konĥo kun segmentoj. Altareto estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento.
Statuoj redakti
- Statuaro de la Plejsankta Triunuo el la jaro 1894 staras antaŭ la domo n-ro 20,
- Kruco el la jaro 1864, ŝtona kun prisma soklo kun reliefoj.
Turismo redakti
En la vilaĝo estas du areoj de somerfinaj kabanoj. 4 km okcidente troviĝas fontejo Zlatá studánka, al kiu gvidas el Litomyšl kaj el Česká Třebová ruĝe signita, alternative verde signita, turismaj padoj.
Literaturo redakti
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine