Streif [ŝtrajf] estas ski-konkursejo supre de Kitzbühel (Aŭstrio). Ĝi estas inter la plej malfacilaj kaj danĝeraj ski-kurejoj de la mondo. Ĝi longas 3.312 metrojn, komenciĝas 1.665 metrojn super marnivelo kaj finiĝas 805 metrojn super marnivelo.

Streif, "Alte Schneise", februaro 2006 (sen neĝo)

Sur Streif oni aranĝas du konkursojn, "Super-G" kaj "Abfahrt" (= descendo). "Super-G" estas malpli longa variaĵo.

La unua konkurso sur Streif okazis en 1931. Ĝin gajnis Ferdl Friedensbacher kun tempo de 4:34,2 minutoj. En 1997 Fritz Strobl sukcesis kun tempo de 1:51,58 minutoj; tio estas la nuna rekordo.

La supron de la kurejo oni atingas per la telfero Hahnenkammbahn.

Partoj redakti

La 3,3 kilometrojn de la itinero oni dividas en kelkajn karakterizajn partojn:

  1. Startschuss [ŝtartŝus] (komenca rekta descendo); en la unuaj 160 metroj (60 metroj da altodiferenco) la kurantoj atingas rapidon de ĉirkaŭ 100 km/h.
  2. Mausefalle [maŭze fale] (laŭvorte: muskaptilo); plej kruta parto. Pro pinta dekliveco de 85 % (40,4°) la kurantoj perdas kontakton kun la grundo kaj transsaltas ĝis 80 metrojn, atingante rapidon de 120 km/h. Longo: ĉirkaŭ 800 metroj.
  3. Steilhang [ŝtajlhan] (kruta deklivo); necesas akraj turniĝoj, kiu generas flankentirajn fortojn. Ofte la kurejo tie glaciiĝas, kio malfaciligas la turniĝon.
  4. Gschöss [kŝes]: La malplej dekliva parto; foje la dekliveco estas nur 2 % (iom pli ol 1°). La mezuma dekliveco estas 14 % (4°). Tiu parto longas ĉ. 400 metrojn, sed transas nur 55 metrojn da alto. La konkursa rapido estas "nur" ĉirkaŭ 90 km/h.
  5. Alte Schneise [alte ŝnajze] (malnova senarba trairejo): malunueca tereno. Mezuma dekliveco: 45 %. Apude estas la startejo de konkurso "Super-G".
  6. Seidlalm [zajdelalm']: La mezo de la itinero.
  7. Lärchenschuss [lerĥenŝus'] (larika rekta descendo): Dekliveco nur ĉirkaŭ 39 %.
  8. Hausberg [haŭsberk] (hejma monto/deklivo): Dekliveco preskaŭ 70 %, tre malfacila parto.
  9. Zielschuss [cilŝus] (fina rekta deklivo): Dum la lastaj 406 metroj la altodiferenco estas "nur" 117 metroj. Sed la maksimuma dekliveco estas 68 %, kaj la kurantoj fine atingas rapidon de ĉirkaŭ 140 km/h. Antaŭ la fino necesas spektakla salto, tre ŝatata de la spektantoj.

Prononca informo pri la nomoj: En la loka lingvo ne ekzistas "z", anstataŭe oni prononcas "s".

Citaĵoj redakti

  • "Starante ĉe la startejo, rigardante malsupren, oni sentas sin kvazaŭ saltonta de (akvosalta) turo." (Roland Thöni)
  • "Kiam mi en 1973, 19-jara, unuafoje staris supre en la starteja kabano, ankaŭ mi diris: Ili ĉiuj estas komplete frenezaj; mi tie ne malsupreniros. Sed fine mi tamen iris." (Franz Klammer)