Streptococcus salivarius

Streptococcus salivarius [streptokokkus salivarius] estas rondaj, fakultative anaerobaj, Gram-pozitivaj bakterioj, kiu kreskas en mallongaj ĉenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Streptococcus salivarius

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Lactobacillales
Familio: Streptococcaceae
Genro: Streptococcus
Specio: S. salivarius
Streptococcus salivarius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Streptococcus salivarius okupas jam kelkajn horojn post la naskiĝo la homan buŝkavon kaj la superan spirvojon, kio kondukas al imuniĝo kontraŭ tiu specio. La bakterioj apartenas al la plej gravaj ekscitantoj de la karieso. Ili povas kaŭzi sangoveneniĝon (sepso), se ili eniras la homan sangocirkuladon.

Streptococcus salivarius subsp. thermophilus redakti

La subspecio Streptococcus salivarius subsp. thermophilus - nomata ankaŭ Streptococcus thermophilus - estas uzata en produktado de jogurto kaj kelkaj fromaĝaj specoj. Ĝi fermentas kun Lactobacillus bulgaricus la lakton kaj transformas la laktozon al laktato.

Tiu subspecio kreskas en temperaturo de 20 – 52 °C, plej bona estas por ĝi 45 °C, sed travivas 15 minutojn eĉ ĉe 75 °C. Ĝi acidigas la lakton ĝis pH-valoro 4,5 – 4,0.

Streptococcus thermophilus estas tre sentema je antibiotiko, precipe je penicilino, kaj toleras la kuirsalan entenon de 2 %.

Ligiloj redakti