La Stria kalamonasto (Calamonastes fasciolatus) estas specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj, kiuj estis iam lokitaj en la genro de Kamaropteroj, sed lastatempe en CalamonastesKalamonastoj, kiuj estas birdoj de arbaroj kaj dornarbaroj de Subsahara Afriko, kiuj faras nestojn ene de kudritaj folioj, estas insektovoraj kaj havas longajn vostojn kaj striecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria kalamonasto
Stria kalamonasto
Stria kalamonasto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Calamonastes
Specio: 'C. fasciolatus'
Calamonastes fasciolatus
(Reichenow, 1895)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi estas grizbruna specio kun bruneca dorso kie videblas en flugiloj du strioj de blankaj punktoj, pli ruĝecbruna vosto kaj pli grizeca vizaĝo kie elstaras la oranĝeca iriso. La tuta brusto estas blankeca kaj tute strieca je nigro, kio nomigas la specion. La suba ventro estas helgriza kaj la subpugo kun ioma bruneca nuanco. La kruroj estas rozkolorecaj.

Kiel ĉe kamaropteroj, ankaŭ kalamonastoj kudras siajn nestojn ene de vivaj aŭ mortaj folioj pere de araneretoj. La rezulto estas tre delikata bulforma nesto (kun flanka enirejo), komplete kovrita per folioj kaj ofte dekorata per kokonoj. Nestoj estas kutime kaŝitaj en malalta herbo, herbotufo aŭ malalta arbusto 1 aŭ 3 m supergrunde. La ino demetas 2-4 kremablankajn punktitajn ovojn, kutime el novembro al marto.

Ĝi troviĝas en sudokcidenta Angolo, ĉefe en Bocvano, kaj ankaŭ en Namibio, norda Sudafriko kaj okcidenta Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano.

Ĝi estas insektovora, kiu manĝas ĉefe lokustojn, blatojn, araneojn, tineojn, raŭpojn.

Referencoj redakti