Strigino (flughaveno)

flughaveno

Niĵnij-Novgoroda Internacia Flughaveno (ruse Международный аэропорт Нижний Новгород) (IATA: GOJ, ICAO: UWGG) (ankaŭ Flughaveno Strigino (ruse: Аэропорт Стригино) estas la internacia flughaveno servanta la urbon Niĵnij Novgorod, Rusio. Ĝi troviĝas en okcidenta parto de la urba distrikto Avtozavodskij, 18 km sudokcidente de la urba centro. Strigino priservas 3 281 000 loĝantojn de la Niĵnij-Novgoroda provinco.

Niĵnij-Novgorodo - Strigino.