Striko

amasa rifuzo labori

Striko estas intencita ĉeso de laboro celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajratoj. Striko organiziĝas per helpo de la sindikatoj, krome la flavaj sindikatoj. Strikrompanto estas dungito kiu ne estas solidara kun siaj strikantaj kolegoj kaj do daŭrigas la laboron. Strikokaso estas starigita de sindikatoj kun la celo subteni la partoprenantojn de oficiala striko se pago de ilia salajro ĉesas. Mastrostriko estas ĉeso de laboro ordonata de mastro por cedigi la salajratojn. Lokaŭto (en la angla signifas fermi ekstere) estas interkonsento de dungantoj fermi la entreprenojn, por per tio devigi la laboristojn al cedoj.

La 24-an de majo 2005, ĉe IBM okazis mondskala striko, post anonco pri 13 000 maldungoj.

Fastostriko redakti

Fastostriko estas prireklamata senperforta ĉeso de sinnutro, memdecidita, por influi decidon fare de regantoj aŭ publiko.

Lingvostriko redakti

Lingvostriko estas striko por obteni lingvan rajton kiel faris ekzemple en 2015 Liadh Ní Riada (eŭroparlamentanino por Sinn Féin) kiam ŝi strikis lingve (irlande : 'stailc teanga') en la Eŭropa Parlamento parolante tie nur irlande dum pli ol unu semajno por protesti kontraŭ 'la diskriminacion de ŝia lingvo ene de la EU-institucioj' kaj kontraŭ la irlanda registaro kiu malkuraĝigus la uzadon de la irlanda, eĉ kiam ĝi ne plu aktive subpremas ĝin kiel estis la kazo dum la angla kaj brita koloniismo[1]. Ŝi protestis kontraŭ la situacion ke la irlanda, kvankam havante la saman oficialan statuson de laborlingvo, tamen ne estas plenplene samrajta. Krome ŝi argumentis ke Irlandaj impoŝtpagantoj jam pagas por la tradukado en aliajn lingvojn, do kial ne por dungi pli da lingvajn servojn en la irlanda[1].

Famaj strikoj redakti


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (angla) Simon Hooper, Striking for Irish and linguistic diversity (striki por la irlanda kaj lingva diverseco), Aljazeera.com

Vidu ankaŭ redakti