La Strivosta kolombo, Columba fasciata, estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas. La plej proksima parencoj estas la Ĉilia kolombo kaj la Kariba kolombo, kiuj formas kladon ene de la genro Patagioenas por specioj kun fina vostostrio kaj brilega plumaro en siaj koloj.(Johnson et al., 2001)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strivosta kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas Patagioenas
Specio: Strivosta kolombo 'Patagioenas fasciata'
Thomas Say 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas la plej granda kolombo en Norda Ameriko, inter 34 kaj 36 cm longa kaj peza 250 ĝis 450 g. La plumaro estas griza, iom pli malhela supre. La kapo kaj subaj partoj havas rozecan nuancon, ĉefe ĉe la maskla plenkreskulo; la ventro estas preskaŭ blanka. La fina duono de la vosto estas rimarkinde kaj kontrastege blanka limigita de nigra limostrio disde la griza komenca duono (escepte en la subspecio de Malsupra Kalifornio), kaj de tie devenas la nomo. La beko kaj kruroj estas flavaj, tiu kun nigra pinto. Plenkreskuloj havas verdan brilkolorojn dorse de la kolo sub blanka mallarĝa strio nuka. Junuloj havas blankajn plumobordojn supre kio donas al ili skvamecan aspekton.

 
Ĉe mangejo ĉe Pecos, Nov-Meksiko

Disvastiĝo redakti

La teritorio ampleksas el Brita Kolumbio, Utaho, kaj Kolorado suden en altaj altitudoj tra Meksiko kaj Centra Ameriko ĝis norda Argentino. En aŭtuno tiu birdo migras for de la teritorio norde de Kalifornio, Nov-Meksiko kaj okcidenta Teksaso. Loĝantaroj el Kostariko suden estas foje konsiderataj kiel separata specio, la Blanknuka kolombo, C. albilinea. Ĝi troviĝas ĉe altitudoj el 900 m ĝis 3600 m, ĝenerale en arbaroj de kverkoj, pinoj kaj aliaj Pinofitoj. La specio malpliiĝas iomete lastatempe.

Subspecioj redakti

  • Patagioenas fasciata crissalis (Salvadori)
  • Patagioenas fasciata fasciata (Say), Interna Strivosta kolombo, reproduktiĝas oriente aŭ sude de Sierra Nevada
  • Patagioenas fasciata letonai (Dickey kaj Van Rossem)
  • Patagioenas fasciata monilis (Vigors), Pacifika Strivosta kolombo, nordaj estas tre migrantaj
  • Patagioenas fasciata parva (Griscom)
  • Patagioenas fasciata roraimae (Chapman)

Kutimoj redakti

Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio estas relative silentema inter kolomboj. Ties voĉo estas mallaŭta krio kiel de gufo, ofte en dusilabaj alvokoj kiuj supras kaj subas (huu-uh) kun silenteroj inter alvokoj (Mahler & Tubaro 2001).

Ĝi manĝas semojn, ĉefe glanojn, en pinarbaroj kaj foje eĉ en terkulturejoj.

Ili konstruas ordinaran neston el bastonetoj kaj aliaj arbaraj restaĵoj inter la branĉoj de arbo, kie la ino demetas unu aŭ du ovojn. Ili preferas por reproduktado proksimecon je akvo kaj arbustejoj aŭ densaj arbaroj. For de la reprodukta sezono ili formas arojn, foje de ĉirkaŭ 50 birdoj, kaj ofte iĝas nomadaj, sekve de la glanorekolto aŭ translokiĝante al pli malaltaj altitudoj aŭ aliaj areoj for de la reprodukta teritorio. Ili ofte vizitas birdomanĝejojn.

La parazita pediko, Columbicola extinctus, laŭ supozo ekstingita pro la ekstingo de la Migrokolombo, ĵus estis remalkaŝita ĉe la Strivosta kolombo, Columba fasciata.

Literaturo redakti

Vidu la lokonpri Migrokolombo (Passenger Pigeon) ĉe Ĵusaj Ekstingitaj Bestoj (Recently Extinct Animals).
  • Mahler, Bettina & Tubaro, Pablo L. (2001): Relationship between song characters and morphology in New World pigeons. Biological Journal of the Linnean Society 74(4): 533–539. (HTML resumo)
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj redakti