Opština Struga

komunumo de Norda Makedonio
(Alidirektita el Struga)

Opština Struga (albane Strugë, makedone Струга) estas komunumo kaj urbo en sud-okcidenta Nord-Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 50 980 homoj[1][2] sur areo de 483 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 106 loĝantoj/km².

Struga · Strugë · Струга
lago Globočica
lago Globočica
lago Globočica
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudokcidenta regiono
Poŝtkodo 6330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 980  (2021) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 20° 41′ O (mapo)41.1820.68Koordinatoj: 41° 11′ N, 20° 41′ O (mapo) [+]
Alto 929 m [+]
Areo 483 km² (48 300 ha) [+]
Struga · Strugë · Струга (Nord-Makedonio)
Struga · Strugë · Струга (Nord-Makedonio)
DEC
Struga · Strugë · Струга
Struga · Strugë · Струга
Situo de Struga · Strugë · Струга

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Struga Municipality [+]
vdr
ikono de Sankta Georgo el la 14-a jarcento en la ortodoksa kirko de Struga

Loko, priskribo redakti

 
skema mapo de la komunumo

Opština Struga situas ĉe la okcidenta rando de la Sudokcidenta regiono. La suda parto de la komunumo situas borde de la lago de Ohrid. La Nigra Drim Rivero fluas norden de ĝi. Malglate meze de la areo estas digo ĉe la rivero, proksime al la vilaĝo Globočica. De la rivero ĝis la oriento estas la montaro Karaorman (1794 m super marnivelo). De la rivero ĝis la okcidento leviĝas la montaro Jablanica (pli ol 2250 m super la marnivelo). En la rivera valo estas alteco proksimume 580 - 690 m.

La komunumo konsistas el la urbo Struga kaj 50 aliaj vilaĝoj, kiuj estas:

Bezovo, Biĝevo, Bogojci, Boroec, Brĉevo, Bourinec, Veleŝta, Viŝni, Vraniŝté, Globoĉica, Gorna Belica, Gorno Tateŝi, Dolna Belica, Delogojdi, Dobovjani, Dolno Tateŝi, Draslajca, Drenok, Zagraĉani, Zbajdi, Jablanica, Kaliŝta, Koroŝiŝta, Labouniŝta, Lakajca, Livada, Lojani, Lokov, Lukovo, Mali Vlaj, Misleŝevo, Mislodejda, Modriĉ, Morojŝta, Nerezi, Novo Selo, Oktisi, Radojda, Radoliŝta, Frangovo, Choum, Piskoupchtina, Podgortsi, Puum, Prisovjani, R'janovo, Selci, Tachmarouniŝta, Toska kaj Djepin.

Najbaraj municipoj estas:

Opština Centar Župa en la nordo, opština Debarca en la oriento kaj lago Ohrid en la sudo. Sur la okcidenta rando pasas la ŝtata limo kun Albanio, kaj nordokcidente estas iom da limo al la opština Debar. Krome en sia centra parto la komunumo preskaŭ komplete ĉirkaŭas la komunumon kaj vilaĝon Vevčani, kiu krome nur havas malgrandan limon al Albanio.

Ĉirkaŭ Opština Struga
  Albanio, iom Debar Centar Župa
  Albanio, Vevčani   Debarca
  Albanio lago de Ohrid

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 63 376 homoj.

El kiuj estis albanoj 36 029 (56,8%), makedonoj 20 336 (32%), turkoj 3628 (5,7%) kaj aliaj.

Laŭ religio: islamanoj 42 867 (67,6%), ortodoksaj kristanoj 19 764 (31,1 %) kaj 745 aliaj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Струга en la makedona Vikipedio.