Struppen

komunumo de Saksio en Germanio

La komunumo Struppen troviĝas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas en larĝa valo maldekstre de rivero Elbo, kaj apartenas al la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2442 loĝantojn.

Historio redakti

En la jaro 1275 Struppen estis unuafoje dokumente menciita.

Turismo redakti

Vidindaĵoj en la vilaĝo redakti

En la mezo de la vilaĝo staras paroka preĝejo el la 13-a jarcento. Tiu ĉi didomo estas arkitekturhistoria juvelo. La suda pordego, la kvadrata korusejo, la triumfa arko kaj la sakristio devenas ankoraŭ el la epoko de la romaniko. La volbo super la korusejo restis el la gotiko. La antaŭan fasadon ornamas antaŭkonstruaĵo renesanca kun surmetita ronda turo. La tegmento de la turo estas baroka. Tutan duonjarmilon reprezentas la stilepokoj, kiuj kontribuis al la konstruo de la preĝejo, kaj tamen ili harmonias. Apud la triumfa arko oni malkovris mezepokajn freskojn.

Apud la preĝejo staras la baroka pastra domo. En ĝi naskiĝis Wilhelm Leberecht Götzinger, kiu en 1804 skribis la duan (post tiu de Nicolai) gvidilon por Saksa Svislando.

La "Malnova kastelo" de Struppen, konstruaĵo el la 16-a jarcento estas en malbona stato.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Struppen ofertas sin kiel elirpunkto por jenaj turismaj celoj:

Administra aparteno redakti

La centra komunumoparto same nomiĝas Struppen. Al la komunumo ankaŭ apartenas la partoj Naundorf, Thürmsdorf, Weißig (Saksa Svislando), Ebenheit kaj Strand. Thürmsdorf kaj Weißig estas ŝtate rekonitaj ripozlokoj.

La komunumo Struppen estas siavice parto de la administra asociiĝo Königstein.