La stultula mato estas la plej rapide atingebla ŝakmato en la ŝakludo. Venkas la nigra la helan en du paŝoj:

  • 1. g4 e5
  • 2. f3 (aŭ f4) damo h4 mato.
Stultula mato

La du paŝoj de la helaj figuroj estas ŝanĝeblaj. En tiu mato necesas ne nur malatento de la helo, sed ankaŭ aktiva partopreno.

La dua plej rapida mato estas la sama, sed kun interŝanĝitaj kololoj. Ĉar helo komencas la ludon, tiu varianto de la stultula mato bezonas unu tiron pli, ĉar malhelo bezonas du tirojn por realigi tiun helpitan maton.

Fonto redakti

Sakk Lexikon; Corvina Kiadó Kft.; 1994