Stupeur et tremblements

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stupeur et tremblements (filmo).

Stupeur et tremblements, (Stuporo kaj tremoj) estas romano de Amélie Nothomb, aperinta en 1999. Al ĝi estis atribuita la "Granda Premio de romano de Franca akademio" la saman jaron.

Stupeur et tremblements
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Amélie Nothomb
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1999
Ĝenro aŭtobiografia romano
Loko de rakonto Japanio
Honorigoj granda roman-premio de la Franca Akademio
vdr

Klarigo de titolo redakti

Laŭ la romano, en Japanio, la protokolo postulas, ke en ĉeesto de la japana imperiestro, kiu ĝis 1947 estis konsiderata kiel vivanta dio, oni montru sian respekton per stuporo kaj tremoj, kvankam plej multaj Japanoj hodiaŭ ne konas tiun postulon.

Temo redakti

Amélie, juna belga virino, kiu trapasis la kvin unuajn jarojn de sia vivo en Japanio, subskribas unu-jaran dung-kontrakton kiel tradukistino ĉe prestiĝa kompanio Yumimoto.

Komencante ĉe la malsupro de la kompania hierarkio, Amélie sukcesas descendi eĉ pli malsupren...

Rakonto redakti

Januare 1990, veninte al la sidejo de la japana firmao Jumimoto (fikcia nomo), Amélie estas konfuzita, ĉar oni ŝin ne taskigas pri iu konkreta farenda laboro. Ŝi do unue provas forpeli la enuon per parkerigi la nomliston de la dungitoj kun naskiĝdatoj iliaj kaj tiuj de iliaj familianoj. Sekve ŝi decidas ke ŝi povus distribui la firmaan poŝton, sed kvankam ŝi unue ŝajne sukcesas pri tio, poste oni riproĉas al ŝi propran iniciatemon kaj tion ke ŝi "ŝtelis la laboron de iu alia".

Poste la fakestro taskigas ŝin fotokopii grandan stakon da paperoj, kio fakte estas la regularo de lia golfa klubo. Kiam ŝi finas la taskon, la fakestro rifuzas la dokumentojn dirante ke ili estas malrekte kopiitaj, kaj postulas ke ŝi re-faru la kopiojn sen uzi la aŭtomatan paĝprenilon, kio estas iom pli preciza sed ege malpli rapida metodo.

Kiam ŝi kopias paĝojn permane unu post la alia, alparolas ŝin s-ro Tenŝi, estro de la Laktoproduktaĵa fako, kiu volas uzi ŝian scion kaj petas ŝin fari raporton pri la nova metodo por produkti malpligrasigitan buteron, kiun oni evoluigis en iu Belgia firmao.

La sekvan matenon, kiam la permane unuope faritajn kopiojn la fakestro rifuzas eĉ sen rigardi ilin, Amélie faras la trian stakon da kopioj per aŭtomata paĝprenilo por povi tuj poste ekskribi la raporton por s-ro Tenŝi. Ŝi unue priesploras la japanan merkaton, sekve kontaktas la belgian firmaon ricevonte de ili dokumentojn pri la malpligrasigo, kaj daŭrigas la skribadon de la raporto dumnokte hejme.

Rezultiĝas eminenta raporto, tamen Amélie petas s-ron Tenŝi ne malkaŝi kiu estas ĝia vera aŭtoro. S-ro Tenŝi estas prezentonta la raporton al la kompaniestro kaj petonta transiĝon de Amélie al la Laktoproduktaĵa fako.

Tamen la rekta ĉefo de Amélie, s-ino MORI Fubuki, sentas sin ofendita, ĉar tia faro estas malrespekto de la firmaa hierarĥio, kaj do ŝi malkaŝas ĉion al la vickompaniestro, kiu riproĉaĉas severe al s-ro Tenŝi kaj Amélie, kaj certigas ke Amélie ne plu skribas iujn raportojn sed strikte plenumas nur taskojn donitajn al ŝi de s-ino MORI.

Malgraŭ ke s-ro Tenŝi malkonsilas tion, Amélie tamen decidas konfrontiĝi kun Fubuki kaj persone priparoli la aferon kun ŝi. Tiun ĉi interparolon oni povas konsideri la ĉefa rompopunkto de la romano, ĉar ambaŭ roluloj sentas ke la alia devus pardonpeti, sed samtempe ĉiu el ili malsukcesas kompreni kial devus pardonpeti ŝi mem.

La ĉefa diferenco estas ke Amélie sentas ke ŝia progreso en ŝia kariero elde sensenca laboro al la loko kie ŝi efektive povas uzi siajn lertecojn estis barita sen vera kialo krom maliceco; dum Fubuki sentas ke Amélie agis kontraŭ ŝi ĉar ŝi provis pretersalti Fubuki-n malrespektante tiel subordigitecon. Fubuki devis multe suferi kaj laboregi dum multaj jaroj antaŭ ol atingi sian pozicion, kaj estas por ŝi neimageble ke Amélie atingus la saman nivelon en la hierarĥio post nur kelkaj semajnoj.

Ekde tiam, la rilato inter ili, antaŭe sufiĉe bona (kiun tamen nur Amélie priskribus per la vorto 'amikeco'), iĝas malamikeca, kvankam Amélie daŭre respektas kaj admiras Fubuki-n, kiu tamen aŭ ne trafas rimarki aŭ laŭvole ignoras tion.

Montriĝas ke Amélie fiaskas pri la laboroj sekve komisiitaj al ŝi en la Kontista fako, ĉar ŝi evidente iom suferas pri diskalkulio, sed Fubuki pensas ke ŝi faras la erarojn laŭvole por saboti la firmaon kaj Fubuki-n mem.

Alia dialogo montras la diferencon pri la nocio de respondeco diference inter la japana kaj la okcidenta kulturoj. Dum por Fubuki la ĉefo rekte respondecas pri la eraroj de siaj subuloj (vi faris tiujn erarojn laŭvole nur por ridindigi min por ĉiuj), Amélie pensas ke ĉiu mem respondecas pri siaj eraroj (mi ridindigis nur min, ne vin).

La plej grandan eraron tamen Amélie faras post kiam la vickompaniestro monstre riproĉaĉas al Fubuki en la ĉeesto de la tuta fakanaro. Kiam Fubuki, ne montrinte larmojn al siaj kolegoj, foriras al la lavejo por elfluigi siajn sentojn en privateco, Amélie postiras ŝin tien por provi konsoli ŝin. Kvankam laŭ la vidpunkto de Amélie, Fubuki ne troviĝas en hontinda pozicio, kaj proponi tiel konsolon estas bonvolema gesto, Fubuki sentas sin pleje hontigita pro esti vidata montrante siajn sentojn, kaj miskomprenas la venon de Amélie kiel venĝan kaj malamikeman agon.

La sekvan tagon Fubuki taskigas Amélie-n esti laveja purigisto. El ŝia unujara kontrakto restas ankoraŭ ses monatoj, Amélie tamen decidas toleri la situon kaj resti ĝis la fino, kio povas esti komprenata kiel hontiga el la okcidenta vidpunkto, sed fakte signifas ne perdi honoron el la japana vidpunkto.

Post kiam ŝia kontrakto finiĝas januare 1991, kaj ŝi revenas en Belgion kaj en 1992 ekpublikigas kiel verkisto, ŝi ricevas en 1993 koncizan gratulkarton de Fubuki.

Kina adapto redakti

Eldonoj redakti