Subahdar (urdue صوبہ دار) (konata ankaŭ kiel Nazim aŭ en angla kiel "Subah"[1] aŭ esperantigite kiel Subahdaro) estis unu el la nomigoj por guberniestro de subah (provinco) dum la epoko de la Mogola Imperio de Hindio kiu estis alternative nomita Sahib-i-Subah aŭ Nazim. La vorto, Subahdar estas de persa deveno.[2]

Mogolaj rangoj estis Navabo, Subahdar, Mansabdar, Saŭar kaj Sipajo. Mogolaj princoj ricevis ofte la titolojn Mir kaj Mirza.

La Subahdar estis estro de la mogola provinca administracio. Li estis helpita de la provincaj Diŭan, Bakŝi, Faujdar, Kotwal, Qazi, Sadr, Waqa-i-Navis, Qanungo kaj Patwari.[3] La Subahdaroj estis normale nomumitaj de la mogolaj princoj aŭ de la oficiroj kiuj tenis la plej altajn mansab-ojn (rangojn).

Notoj redakti

  1. George Clifford Whitworth. Subah. An Anglo-Indian Dictionary: A Glossary of Indian Terms Used in English, and of Such English Or Other Non-Indian Terms as Have Obtained Special Meanings in India. London: Kegan Paul, Trench & Co. 1885. p. 301.
  2. Islam, Sirajul. (2012) “Subahdar”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.
  3. Mahajan V.D. (1991, represaĵo de 2007). History of Medieval India, Part II, New Delhi: S. Chand, ISBN 81-219-0364-5, p.236