Subdominanto

la sesa tono en diatona gamo, inter la medianto kaj la dominanto

Subdominanto estas laŭ la muzika funkcioteorio la akordo super la 4-a ŝtupo de gamo. Sed ankaŭ la 4-an ŝtupon sole oni nomas subdominanto. La baza tono de la subdominanto situas kvinton sub (resp. kvarton super) la baza tono de la toniko. De tio deduktiĝas ankaŭ la nomo subdominanto: Jean-Philippe Rameau elektis la nocion dominanto por akordoj, kiuj situas kvinton super la celakordo; akordoj, kiuj situas kvinton sub la celakordo, nomiĝas do subdominanto.

Ekzemploj:

  • La akordo sur la 4-a ŝtupo de C-maĵoro konsistas el la akordotonoj f - a - c. La subdominanto de C-maĵoro do estas la akordo F-maĵoro.
  • La akordo sur la 4-a ŝtupo de d-minoro konsistas el la akordotonoj g - bb - d. La subdominanto de d-minoro do estas la akordo g-minoro.

En sia sona efiko la subdominanto (funkcio-simbolo en maĵoro: S, en minoro: s) starigas kontraŭpezon al dominanto (D) kaj estas sentata kiel trankvila poluso. En ĝia celdirekto ĝi estas pli malferma kompare kun la dominanto, kiu strebas reen al la toniko (T/t). Oni uzas ĝin ofte kiel elirpunkto por sekvontaj moduladoj. Kompare kun T kaj D ĝi kontrastas precipe pro sia relative koloreca sonkaraktero; tipa apliko: harmonizado de la sesa gamotono, kiam ĝi estas melodia supro (ekz.: Händel, „Halleluja“ el „Messias“). Ene de la kutima kadenco S - D - T tamen oni uzas la subdominanton ŝablonece.

La plagala kadenco kiel akordoprogresado subdominanto - toniko efikas malpli deviga ol la aŭtenta kadenco dominanto - toniko.

La efiko de la subdominanto estas plifortigebla per aldonado de granda sesto (en C-maĵora d aldonita al akordo F-maĵoro, en c-minoro f-ab-c-d respektive). La tiamaniere ekestantan subdominant-kvintsestakordon jam priskribis Jean-Philippe Rameau („l'accord de la sixte ajoutée“). Kutimas ankaŭ la mallonga nomo „Rameau-akordo“. En la baroko (Bach-ĥoralo) kaj en la Viena klasikismo ĝi estis karakteriza elemento de fina kadenco, en la klasikismo tamen plejparte en modifita formo kun sesto anstataŭ kvinto (subdominant-sestakordo, mallonge: S6). En la Romantismo (ekz. Brahms, Ĉajkovskij) oni ŝatis uzi ĝin plagalkadence en la minorformo kiel aparte rava, emociiga kolorefiko ankaŭ en maĵortonaloj (en C-maĵoro de f-ab-c-d).

Plua subdominanta akordo estas la Napola sestakordo (mallonge: napolaĵo). Ĝi estas - en minoro kaj maĵoro samgrade – variaĵo de minor-subdominanto, je kio tamen la kvinto estas anstataŭigata per ekstergama malgranda sesto (en C-maĵoro kaj c-minoro f-ab-db). Ĉar la tonmaterialo de la napolaĵo identas kun la akordo Db-maĵora, ege distanca en la kvintociklo, ĝi taŭgas aparte por moduladoj.

Vidu ankaŭ redakti