Subenfiltriĝa teorio

La subenfiltriĝadegutasubenflueta teorio ( angle trickle-down theory = deguti, subenfiltriĝi) signifas teorion, laŭ kiu la ekonomia kresko kaj la ĝenerala bonstato de la riĉuloj subenfluetas, subenfiltriĝas, degutas al la subaj socitavoloj (angle Trickle-down-Effect). Ĝi apartenas al la hipotezoj de la propona politiko, unu el la ekonomiaj politikoj de novliberalismo.

En Usono antaŭ 1982 la plimulto de duona enspezoj kresko iris al la fundo 90% (blua), sed flueti malsupren ŝanĝiĝis ke al la 10% (ruĝaj).[1]

Laŭ tiu ĉi pensmaniero, oni favorigas la riĉulojn per diversaj impostavantaĝoj, pensante ke ili – per siaj konsumoj – redonas el sia riĉeco al aliaj kaj fine moneroj venas eĉ al malriĉuloj. Tiu ekonomia politiko – kun malpliigo de la impostoj je riĉuloj – kaŭzas gravan ŝuldiĝon de la hejma ŝtato, dum la riĉuloj ofte alilande investas, konsumas la ŝparitajn sumojn. Tiel rigardante, la riĉuloj globale vere riĉigas malriĉulojn kaj ofte ne hejme.

Tiu ĉi ekonomia politiko pintiĝis dum regado de Ronald Reagan, en Usono kaj reaperis dum regado de George Bush. Tio kaŭzis, ke riĉuloj iĝis pli riĉaj kaj malriĉuloj pli malriĉaj (proporcie en Usono).

Referencoj redakti