Subjekto Verbo Objekto

vortordo kiel “mi manĝis pomon”; la ordinara vortordo en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj (angla, hispana, franca, itala, kantona, malaja, mandarena, rusa, ktp.)

Laŭ lingva tipologio, Subjekto Verbo Objekto (SVO) estas la dua plej ofta tipa vortordo inter la lingvoj de la mondo.

Vort-
ordo
Esperanta
ekvivalento
Proporcio
de lingvoj
Ekzemplaj
lingvoj
SOV "Mi vin amas." 45%
 
hindia, japana, latina
SVO "Mi amas vin." 42%
 
angla, ĉina, rusa
VSO "Amas mi vin." 9%
 
hebrea, irlanda, zapoteka
VOS "Amas vin mi." 3%
 
baure, fiĝia, malagasa
OVS "Vin amas mi." 1%
 
apalai, hixkaryana, tamila
OSV "Vin mi amas." 0% jamamadí, warao, xavante

Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]

Ekzemple:

La kato ĉasas la muson.

Tiu vortordo estas uzata en:

Iuj lingvoj (ekz. la germana, la nederlanda kaj iuj aliaj ĝermanaj lingvoj) havas vortordon V2, t.e., kun la verbo ĉiam la dua loko; se iu komplemento antaŭas la verbon, la subjekto devas iri ien post la verbo.

Lingvo estas klasifikata kiel SVO, se tio estas la plej tipa, malplej marka vortordo. Ili povas havi alian vortordon en specifaj cirkonstancoj kaj tamen esti SVO; ekz. la germana havas SOV en subjunkciaj subfrazoj, la franca havas SOV, kiam la objekto estas pronomo, kaj iuj dialektoj de la angla havas VSO en jes/ne-aj demandoj.

Formo: SubjektoVerboObjekto

Komparu kun SOV, VSO, VOS, OSV, OVS.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
  2. Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en