Submarŝipo tipo XXIII

La submarŝipo, tipo XXIII, oficiale Tipo XXIII estis germana submarŝipa tipo ĉe fino de la dua mondmilito. Ĝi estis uzata kiel ĉeborda submarŝipo, ĉar ĝi estis tre malgranda.

Kiel la pli granda submarŝipo tipo XXI, ankaŭ tiu tipo estis „elektro-submarŝipo“ ukaj kapabla por longtempa subakva agado. Male al Tipo XXI, la tipo XXIII havis nur solan mantelon. Pro la pli malgranda grando, ĝi povis kunporti nur du torpedojn (kiujn oni enmetis de ekstere), sed estis pli simpla produkti ĝin kaj estis uzata ankoraŭ en la milito. Oni produktis el tiu tipo entute 61 submarŝipojn, post la milito restis nur du kaj tiuj ekservis ĉe alaij mararmeoj.

Teknikaj informoj redakti

  • Akvoelpremo: 234 t surakve, 258 t subakve
  • Longo: 34,7 m totala, 26 m premkorpo
  • Larĝo: 3 m
  • Profunda servo: 3,67 m
  • Alto: 7,7 m
  • Povumo: 630 ĈP/ 470 kW surakve, 580 PS/433 kW subakve
  • Maksimuma rapido: 9,7 kn surakve, 12,5 kn subakve
  • Atingopovo: 2600 marmejloj (4818 km) ĉe 8 kn surakva veturo, 194  mejloj (359 km) ĉe subakva 4 kn
  • Torpedoj: 2 torpedotuboj, sen rezervaj torpedoj
  • Skipo: 14 ĝis 18 viroj
  • Maksimuma subakviĝo: 180 m