La subokula bluaĵo estas ekimozo en la okulĉirkaŭo kaj sur palpebro. La sangumo (ankaŭ hematomo aŭ sangoelfluo) ŝveligas la histon ĉirkaŭ la okulo kaj aperas blua-lila-nigra koloriĝo.

La sangumon, koloriĝon kaŭzas eksteraj efikoj je la okulareo en formo de kontuzo. Tio povas esti bato (boksado, interbatalo) aŭ puŝo (kolizio kun io, falo surteren). Ĝi estas tipa vundiĝo de golejisto en pilkosportoj.

Por helpi la saniĝon, oni devas malvarmigi la okulareon. Se oni envolvas malvarmaĵon en mantukon kaj tenas tion sur la okulareon, tio helpas mildigi la ŝveliĝon.

Se la okulo estas konvene traktita (balzamo, malvarmigo), la subokula bluaĵo malaperas en kelkaj tagoj. La saniĝo dependas de la korpa stato, de graveco de la ŝveliĝo kaj de pluaj vundiĝoj ĉe la okulo.