Subordiĝa frazaro

La Subordiĝa frazaro, Frazsubordiĝo aŭ pli precize laŭ la grekida termino hipotakso estas, en sintakso, rilato inter du frazoj laŭ kio unu (la nomita ĉefa frazo posedas pli altan hierarkion ol la alia (nomita subordiĝa frazo) tiele ke ne estas interŝanĝeblaj unu kontraŭ la alia sen varii la signifon aŭ iĝi malgramatika. Tiele, ekzemple, ne eblas ŝanĝi la frazojn el loko al loko foje ĉar tio malgramatikigus la rezulton. Tamen, ĉe la kunordiga frazaro, la pruvo de interŝanĝo ne ŝanĝus la signifon: Petro balaas kaj Maria lavas samas kun Maria lavas kaj Petro balaas, kiu estae tiom malgramatika kaj akceptebla kiom la antaŭa ekzemplo.

La rilatoj de subordiĝo kutime markiĝas pere de specifaj lingvoligiloj, sed tiuj povas malaperi kaze de la nomita apudmetado: "Petro ne venis, ĉar li estis laca" (kie la lingvoligilo estas "ĉar") povas esti dirata ankaŭ forigante la lingvoligilo kaj anstataŭante ĝin per nur interpunkcio: "Petro ne venis. Li estis laca"

Ekzistas ĉefe tri tipoj de frazsubordiĝo, la jenaj:

  • La adverba subordiĝo (cirkonstanca kaj logika)
  • La substantiva subordiĝo
  • La adjektiva subordiĝo

Substantiva subordiĝo redakti

La substantiva subordiĝa frazaro plenumas sintaksajn funkciojn proprajn del substantivoj: subjekto, rekta objekto, suplemento, komplemento de la substantivo ktp. Ili estas enkondukitaj de la lingvoligiloj ke, kio, aŭ similaj gramatikaj vortoj, de demandaj pronomoj kiel kio, kiu, aŭ de demandaj adverboj kiel kiom, kiel, kiam, kie ktp., antaŭataj ŭ ne de prepozicio. Ĉe kazo de la nerektaj demandaj frazoj povas aperi ankaŭ la lingvoligilo ĉu.

La lingvoligilo kutime foriĝas post parolaj verbojvolaj aŭ ordonaj verboj: "Mi petas, venu tuj"; "Petro diris: Ne necesas". Ĉe tiuj lasta kazoj temas pri rekta stilo, tio estas, oni ripetas ekzakte tion diritan kaj laŭ la origina formo sen iu ajn ŝanĝo; la lingvoligilo estas anstataŭata de interpunkcio. Se male tio dirita reproduktiĝas kun ŝanĝoj laŭ la origina formo, kvankam laŭ la sama senco, temas pri nerekta stilo kaj ja ekzistas la lingvoligilo: "Petro diris, ke ne necesas"