Subplato por seria muntado

Hidraŭliko > Hidraŭla meĥanismo

Subplato por seria muntado estas subplato, kiu kune kun koncerna regelemento estas muntata al aliaj tiuspecaj subplatoj en la vicon. Ĉiu subplato havas kongrue lokitajn transversajn kanalojn, kiuj servas kiel komunaj kondukiloj por enira kaj returna fluoj kaj por eventuala reciproka konekto de unuopaj regelementoj laŭ cirkvito-skemo. Sur la supra faco estas aperturoj lokitaj kongrue al kanal-elirejoj de koncerna regelemento, en la malsupra faco estas aperturoj por enŝraŭbi tubjuntilojn de eliraj kondukiloj.