Subtavolo (lingvoscienco)

En lingvoscienco, subtavolo estas lingvo aŭ lingvoj, kiuj sur difinita teritorio, estis anstataŭitaj de alia (plej ofte pro koloniado aŭ konkero), sed kiuj ankoraŭ influas en la novan lingvon per lingvaj trajtoj, plej ofte vortoj.

Ekzemple la gaŭla lingvo estas subtavolo de la franca lingvo. La gaŭloj -kelta gento- loĝis en Gaŭlio antaŭ la romia konkero. La gaŭloj iom post iom forlasis sian lingvon favore al Latino. La gaŭla lingvo malaperis, sed lasis spurojn sur la franca.

Vidu ankaŭ redakti