Suchá nad Parnou
Suchá nad Parnou, hungare Szárazpatak [sArazpatak], germane Dürnbach estas vilaĝo en Slovakio. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis la pli mallonga Szuha [suha], kiu poste ŝanĝiĝis al hungara nomo pro la hungariga politiko.
Suchá nad Parnou | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Regiono Trnava | ||
Distrikto | distrikto Trnava | ||
Poŝtkodo | 91 901 | ||
Aŭtokodo | TT | ||
Telefonkodo | ++421-33-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 794 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 153 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°24′30″N 17°29′30″O / 48.40833°N, 17.49167°O (mapo) Koordinatoj: 48°24′30″N 17°29′30″O / 48.40833°N, 17.49167°O (mapo) | ||
Alto | 176 m s.m. | ||
Areo | 14 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Suchá nad Parnou [+] | |||
Situo redakti
Suchá nad Parnou situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Trnava troviĝas je 8 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1296 en formo "Zubuh". En 1536 ĝi iĝis kampurbo, ekde 1639 ricevis rajton pri bazarado. En 1663 la turkoj detruis la urbeton. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szárazpatak 1260 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Nagyszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Suchá nad Parnou 1718 homoj, (1708 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1708
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1729
- skulptaĵoj pri Immaculata de 1805 kaj pri Urbano la 1-a de 1808
- akvorezervujo
Famuloj redakti
En la iama Szárazpatak naskiĝis hungara fizikisto Géza Bartoniek.
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio