Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2014

La sudkorea teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 71 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis Lee Kyou-hyuk. La sportistoj atingis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon. Kunordigis la teamon la Korea Olimpika Komitato, kiu reprezentas Sudan Koreion, dum ekzistas aparta Nacia Olimpika Komitato pri Nord-Koreio (sed nordkorea teamo ne partoprenis en la olimpiko de Soĉi). Inter la aziaj teamoj, la sud-koreia atingis la duan plej bonan suman pozicion, tuj post la ĉina teamo, kiu havas la 12-an rangon.

Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2014
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi
Flagtenanto:  Lee Kyou-hyuk
Sportistoj 71 en 13 fakoj
Medaloj
rango: 13
Oro
3
Arĝento
3
Bronzo
2
Sume
8
vdr