Suda Germanio (germane Süddeutschland) estas la nomo por la sudaj partoj de la Federacia Respubliko Germanio, kutime konsiderata la federaciaj ŝtatoj Bavario kaj Baden-Virtembergo same kiel la plej suda parto de Hesio. Krome, la areoj sude de Frankfurto ĉe Majno, Palatinato kaj Sarlando ankaŭ estas ofte konsideritaj parto de suda Germanio. Sarlando, Rejnlando-Palatinato, Baden-Virtembergo kaj suda Hesio konsistigas Sudokcidentan Germanion. Munkeno, Stutgarto kaj Nurenbergo estas gravaj sudgermanaj komercaj kaj industriaj urboj.

Suda Germanio
Lingva, geografia, soci-kultura
kaj historia regiono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj49° 0′ 0″ N, 10° 0′ 0″ O (mapo)4910Koordinatoj: 49° 0′ 0″ N, 10° 0′ 0″ O (mapo)


Suda Germanio (Germanio)
Suda Germanio (Germanio)
DEC
Suda Germanio
Suda Germanio

Map
Suda Germanio
vdr
Uerdingen linio: ich ("Mi") kaj ik izogloso

La regiono inkluzivas la areojn en kiu supragermanaj dialektoj estas parolitaj, kiu historie inkluzivis la duklandoj de Bavario kaj Ŝvabio (Nuntempe Bavario, Baden-Virtembergo kaj la suda parto de Hesio kaj Rejnlando-Palatinato kiu estis parto de la Duklando de Frankonia).

Germanlingvaj Svislando, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno, Alzaco kaj Sudtirolo estas historie, kulture kaj lingve asociitaj kun la regiono.

Vidu ankaŭ redakti