Suda Kruco (konstelacio)

konstelacio en suda ĉiela hemisfero

La Suda Kruco (latine: crux) estas malgranda, sed okulfrapa stela konstelacio en la suda hemisfero de tera ĉielo.

Suda Kruco
konstelacio 
Latina nomo Crux
(genitiva Crucis)
Mallongigo Cru
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
CentaŭroMuŝo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 11h 50m 0s ... 12h 50m 0s
Deklinacio -64° 0' 0" ... -55° 0' 0"
Areo 68 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 88
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 4
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,87
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 35°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 26°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Majo
Historio
Unua priskribo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Ĝi havas gravan rolon en la orientiĝo per la ĉielo. La rekta linio inter la steloj alfa kaj gama montras, kun diferenco de 3 gradoj, la ĉielan sudan poluson. La metodo estas simpla: sufiĉas imagi 4,5-oblan distancon inter la steloj alfa kaj gama, en la direkto de gama. La punkto trovita montras ankaŭ la latitudon de la observejo, kiu estas la distanco en gradoj inter la suda poluso kaj la horizonto.

En la Suda Kruco troviĝas rimarkinda malhela nebulozo, la Nebulo de la Karbosako, polva nubo kiu malpermesas la lumon de la malantaŭaj korpoj atingi la Teron.

Pro sia okulfrapeco, ĝi estas tre grava en la kulturoj de la suda hemisfero. La kvin ĉefaj steloj aperas en flagoj kaj blazonoj de pluraj landoj, provincoj kaj societoj, krom la uzado de ĝia nomo por nomi stratojn aŭ societojn.

Estas ekzemploj de tiu simbolismo la flagoj de Aŭstralio, Brazilo, Novzelando, inter aliaj.

Ĉefaj steloj redakti

  • α Cru: Acrux (Stelo de Magalhães), kun magnitudo 0,76 kaj spektra klaso B1.
  • β Cru: Mimosa, variema magnitudo kaj spektra klaso B1.
  • γ Cru: Gacrux, kun magnitudo 1,61 kaj spektra klaso M4.
  • δ Cru: kun magnitudo 3,08 kaj spektra klaso B3.
  • ε Cru: kun magnitudo 3,59 kaj spektra klaso K2.