Suda Ostrobotnio

Suda Ostrobotnio estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de regiono estas 13 997 km² el kio nur 3,8% estas akvo. Suda Ostrobotnio havas 194 542 loĝantojn (fine de jaro 2002).

Suda Ostrobotnio
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj63° N, 23° O (mapo)62.7522.5Koordinatoj: 63° N, 23° O (mapo)
ĈefurboSeinäjoki
- koordinatoj63° N, 23° O (mapo)62.7522.5Koordinatoj: 63° N, 23° O (mapo) [+]
Areo13 998,72 km² (1 399 872 ha) [+]

Loĝantaro192 156 [+] (januaro 2021)
Denseco13,73 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+]
ISO 3166-2FI-03

Suda Ostrobotnio (Tero)
Suda Ostrobotnio (Tero)

Suda Ostrobotnio (Finnlando)
Suda Ostrobotnio (Finnlando)
DEC
Suda Ostrobotnio
Suda Ostrobotnio

Map
Suda Ostrobotnio

Vikimedia Komunejo:  South Ostrobothnia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La ĉefurbo de la regiono estas Seinäjoki.

Komunumoj redakti

En Suda Ostrobotnio troviĝas 26 komunumoj, el kiu ok estas urboj. Sube la situo de tiuj komunumoj kaj la nombro de loĝantaro je fino de aŭgusto 2006. Malgraŭ la situo proksime al svedlingva marborda regiono, Suda Ostrobotnio estas preskaŭ komplete finnlingva regiono. El logantoj 99,2 % estas finnlingvaj kaj 0,2 % svedlingvaj.

  1. Ähtäri (6.887)
  2. Alajärvi (8.924)
  3. Alavus (9.585)
  4. Evijärvi (2.873)
  5. Ilmajoki (11.525)
  6. Isojoki (2.539)
  7. Karijoki (1.643)
  8. Kauhajoki (14.494)
  9. Kauhava (7.998)
  1. Kuortane (4.195)
  2. Kurikka (10.507)
  3. Lappajärvi (3.632)
  4. Lapua (14.084)
  5. Seinäjoki (36.639)
  6. Soini (2.604)
  7. Teuva (6.189)
  8. Vimpeli (3.388)

 

Eksaj komunumoj redakti

Politiko redakti

Politike Suda Ostrobotnio estas konservativa regiono. En 1930-aj jaroj ĝi estis unu el centroj de ekstremradikala naciismo. Tamen ankaŭ komunistoj kaj socialistoj havas siajn subtenantojn en la regiono. La ĉefaj partioj estas la Centra partio kaj Koalicia partio.