La suda kronokolombo, Goura scheepmakeri estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj sudaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 75cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda kronokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Goura
Specio: G. scheepmakeri
Goura scheepmakeri
(Finsch, 1876)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas du subspecioj de Suda kronokolombo, diferencaj pro la koloro de la ŝultro kaj de la ventro. Goura scheepmakeri sclateri de sudokcidenta Nov-Gvineo kun grenatkoloraj ŝultroj kaj blugriza ventro, kaj la nomiga raso Goura scheepmakeri scheepmakeri de sudorienta Nov-Gvineo kun blugrizaj ŝultroj kaj grenata sube.

Tiu specio estis unue malkaŝita al la scienco de Otto Finsch kiu trovis vivan birdon ricevitan de la liveristo C. Scheepmaker en la Bestoĝardeno de Amsterdamo kaj nomigis ĝin pro li.

Ĉar ĝi estas maltimida kaj estis troĉasita pro siaj viando kaj plumoj, la Suda kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacatj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico 2 de CITES.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti