Sudbohemia regiono

Sudbohemia regiono situas en sudo de Bohemio. Okcidente ĝi najbaras kun Regiono Plzeň, norde kun Mezbohemia regiono, nordoriente kun Regiono Vysočina, oriente ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Sudmoravia regiono. Sudoriente ĝi najbaras kun Aŭstrio, sudokcidente kun Germanio.

Sudbohemia regiono
ĉeĥe: Jihočeský kraj
administra unuo
Kastelo en Jindřichův Hradec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jihočeský kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920
Montaroj
Aŭtostradoj D3
 - Aŭtovojoj I/22, I/23, I/24
 - Telfero Telfero Krasetín - Kleť
 - Flughaveno Flughaveno Soběslav
Najbaras kun
Kelkaj gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeoj
Riveroj
Regiona urbo České Budějovice
 - mezo České Budějovice
 - alteco 381 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 29″ N 14° 28′ 29″ O / 48.97472 °N, 14.47472 °O / 48.97472; 14.47472 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Plechý
 - alteco 1 378 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo surfaco de Valbaraĵo Orlík
 - alteco 350 m s. m.
Areo 10 056,0 km² (1 005 600 ha)
Loĝantaro 642 734
Denseco 63,92 loĝ./km²
Praarbaro Praarbaro Boubín
Estiĝo 2000
Hetmano Mgr. Jiří Zimola ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Aŭtokodoj C
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Vilaĝa memorindaĵa rezervejo en Holašovice
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 861
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
ISO 3166-2:CZ CZ-JC
CZ-NUTS CZ031
Situo de České Budějovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de České Budějovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de České Budějovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de České Budějovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de České Budějovice enkadre de Ĉeĥio
Sudbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
Sudbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
Sudbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: South Bohemian Region
Retpaĝo: www.kraj-jihocesky.cz

Bazaj indikoj redakti

La areo de Regiono prezentas 12,8 % de la areo de la ŝtato. En Regiono vivas 625 267 loĝantoj, el kio rezultas la plej malalta denseco de loĝigo en la lando: 62 loĝantoj en km².

Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Devene ĝi estis nomiĝonta „Regiono Budějovice (České Budějovice)“.

Sudbohemia pejzaĝo estas konata de vico da fiŝlagoj kaj pentrindaj vilaĝoj en du basenoj meze de Regiono – Baseno de České Budějovice kaj Baseno de Třeboň. Ĉirkaŭe elstaras montetoj de Mezbohemia montetaro, ĉe la limo al Aŭstrio montaro Novohradské hory kaj ĉe la sudokcidenta limo la dua plej alta montaro en Bohemio, Šumava. La plej alta punkto de Regiono estas montopinto Plechý.

Administra divido redakti

Sudbohemia Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.

Regiono administre dividiĝas en 7 distriktojn: distrikto České Budějovice, distrikto Český Krumlov, distrikto Jindřichův Hradec, distrikto Písek, distrikto Prachatice, distrikto Strakonice kaj distrikto Tábor.

En Sudbohemia Regiono estas 623 komunumoj, el tio 43 urboj. Krom la menciitaj distriktaj urboj ankaŭ Třeboň kaj Bechyně apartenas al tiuj pli grandaj kaj pli gravaj. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo České Budějovice.

Ekonomio redakti

Sudbohemia Regiono ne estas tro riĉa je mineralaj krudmaterialoj. Superas minado de gruzsabloj, konstruŝtono, brikargiloj kaj limigite ceramikaj argiloj, kalkŝtono kaj grafito. Signifa naturriĉeco estas arbaroj, kiuj kreskas en pli ol triono de la areo de Regiono.

Industria produktado estas koncentrita precipe en ĉirkaŭaĵo de České Budějovice kaj en distriktoj Tábor kaj Strakonice. Superas ĉi tie prilaboraĵindustrio (produktado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj, transportiloj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, teks- kaj vestindustrioj).

Agrikulturo orientiĝas al plantproduktado, superas kulturado de cerealoj, oleaj kreskaĵoj kaj terpomoj. En animalproduktado tio estas bredado de brutaro kaj porkoj. Longjaran tradicion havas en suda Bohemio fiŝlagafero. Fiŝbredado en 25 000 ha da akvaj areoj prezentas duonon de produkto enkadre de la tuta Ĉeĥio.

Sudbohemia Regiono fariĝas signifa turisma kaj refreŝigeja regiono. Vojaĝtrafiko ekregistris en lastaj jaroj la plej grandan kreskon de kvociento en entreprenaktivecoj en Regiono.

Trafiko redakti

Tra Regiono kondukas gravaj internaciaj landvojoj kaj nordsuda fervojkoridoro el Prago ĝis Aŭstrio; grava fervojo kondukas ankaŭ el České Budějovice ĝis Plzeň. Lastatempe oni tre diskutas je bezono anstataŭi troŝarĝitan landvojon n-ro 3 el Prago ĝis České Budějovice kaj plu ĝis aŭstria Linz per moderna aŭtostrado. Sed dum ne estis atingita interkonsento inter trafikinĝenieroj kaj ekologoj, ĉar tia konstruado prezentus gravan intervenon en vivmedion.

Scienco kaj klereco redakti

Bazo por evoluo de scienco estas laborejoj de Akademio de Sciencoj de Ĉeĥio, kies institutoj agadantaj en la teritorio de Regiono orientiĝas al precipe biologiaj kaj ekologiaj fakoj. Scienclaboro estas same konsisto de aktivecoj de Sudbohemia universitato kun sidejo en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec.

Naturo kaj kulturaj memorindaĵoj redakti

En la teritorio de Sudbohemia Regiono troviĝas kvanto de historie valoraj memorindaĵoj kaj tutaj urbaj monumentrezervejoj (České Budějovice, Český Krumlov, Třeboň, Tábor, Jindřichův Hradec, Písek, Bechyně kaj pluaj aliaj. Unike konservita renesanca urbo Český Krumlov estis eĉ enskribita en la liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.

En la regiono situas ankaŭ multaj burgoj kaj kasteloj: Český Krumlov, Hluboká, Zvíkov, Orlík, Červená Lhota, Blatná k.a. Turistojn allogas ankaŭ monaĥejoj en Vyšší Brod kaj Zlatá Koruna kaj pliaj vidindaĵoj. En la provinco eblas trovi vicon da pitoreskaj vilaĝoj kun tipaj masonitaj konstruaĵoj de la speciala sudbohemia popolarkitekturo, nomata kampula baroko. Unu el ili, Holašovice, estis same enskribita en la liston de UNESKO.

La plej granda ŝirmata naturteritorio estas Šumava, ŝirmata parte kiel ŝirmataj pejzaĝaj regionoj (ŜPR), parte (la kerno de la teritorio) kiel nacia parko. Ĝi estas konsisto de translima biosfera rezervejo Šumava – Bavaria arbaro. La alia grava biosfera rezervejo estas ĉirkaŭaĵo de Třeboň.

Riveroj redakti

Tra Regiono trafluas jenaj riveroj: Vultavo, Otava, Lužnice, Malše, Blanice.

Rilataj temoj redakti

Fotoj redakti