Sudoko

Sudoko (el la japana 数独, sūdoku lit. unika cifero; aŭ japana akronimo por frazo: "La nombroj devas aperi unufoje") estas cifera enigmo. La celo estas plenigi kradon per la ciferoj 1 ĝis 9, uzante jam enkradigitajn ciferojn. La krado ĝenerale enhavas 9 kvadratajn regionojn po 3 kraderojn longajn (vidu ekzemplon). Ĉiuj horizontaloj, vertikaloj kaj regionoj povas enhavi nur unu foje ĉiun ciferon. La plenigado de la krado necesigas paciencon kaj logikon.

Sudoko

emblemo

logika enigmo • mensa sporto • enigmo
Eldondato 1979
vdr
9×9-a krado de sudoko.En la 9-cela komplekso, situanta supre kaj dekstre, la numero 5 troviĝu. Kiel vi povas vidi, la numero 5 situanta en la supra vico kune kun la numero 5 situanta en la dua vico de supre kaj kune kun la numero 5 situanta en la dekstra vertikala kolumno kreas situacion, kie sur 7 el la 9 kvadratoj de la komplekso ne eblas meti la numeron 5, por ne krei situacion, en kiu la nombro ripetiĝas dufoje sur linio aŭ kolumno. El la du ceteraj kvadratoj, unu jam estas okupita, do la numero 5 estu skribita en la sola restanta kvadrato, la kolora kvadrato.

La vera sudoko havas nur unu ĝustan solvon. Por tio necesas aldoni ĝenerale 22 ciferojn (minimume 18).

Post la sudokoj por naŭ ciferoj en krado de 81 ĉeloj aperis multaj aliaj variantoj, ekzemple por 16 (0 ĝis 9 kaj A ĝis F) en krado de 256 ĉeloj.

La varomarko de Nikoli,Sudoku 数独 devenas el mallongigo de "Suĵi wa Dokushin ni Kagiru"「数字は独身に限る」(Je fraŭleco neniu estas pli bona ol nombro). Aliaj eldonantoj en Japanio uzas Number Place(ナンバープレース,[namba: pure:su], mallongige Nampre ナンプレ) anstataŭ Sudoku pro varomarka problemo.

Internaciaj konkursoj redakti

En marto 2006 okazis la unua mondĉampioneco en la urbo Lucca, Italio. Partoprenantoj estis de malsamaj aĝoj, de 15 jaroj (partoprenanto de Germanio) ĝis 61 jaroj (partoprenanto de Italio). La ĉampionecon partoprenis 85 homoj el 22 landoj.

31-jara ĉe Czecha ekonomikisto kaj librotenisto nomata Jana Tylova gajnis la ĉampionecon; Ŝi estis antaŭ Thomas Snyder, 26-jaraĝa diplomiĝo de Harvard, kiu finis dua, kaj Wei-ha-Huan, 30, softvara inĝeniero ĉe Google, Kalifornio, kiu finis tria.

La Dua Mondĉampioneco okazis en marto 2007 en Prago, kaj ĉi-foje ĝin gajnis Thomas Snyder (kiu finis dua en 2006). La tria mondĉampioneco okazis en aprilo 2008 en Goao, kaj denove venkis Thomas Snyder.

Historio de la ludo redakti

 
Enigmo proksima al moderna sudoko, publikigita la 6-an de julio 1895 en la jurnalo La France

La modernan sudokon kreis la usona emerita arĥitekto Howard Garns en 1979. Ĝi fariĝis populara nur ekde 1984 en Japanio. La vorto sudoku ekuziĝis ekde 1986 en Japanio kaj la enigmo rapide diskoniĝis tra la mondo en 2005. La brita ĵurnalo Times helpis la diskonigon de tiu enigmo en Eŭropo eldonante ĉiutage kradon de Sudoko en siaj paĝoj en 2005.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Esperantlingvaj liter-sudokoj: [1] [2] [3]