Sudorienta Usono estas la orienta parto de Suda Usono, tio estas geografia regiono, sed la Usona Censoficejo ne havigas standardan difinon de iu "Sudorienta" regiono de Usono, kaj la organizoj kiuj bezonas subdividi Usonon estas liberaj difini iun "Sudorientan" regionon kongrue kun siaj necesoj. [1] Tamen, Georgio estas preskaŭ ĉiam inkludita, dum Teksaso preskaŭ neniam, kaj inkludo de aliaj ŝtatoj varias.

Sudorienta Usono
Regiono
U.S. region [+]

LandoUsono

- koordinatoj35° 0′ 0″ N, 85° 18′ 0″ U (mapo)35-85.3Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 85° 18′ 0″ U (mapo)
Areo580 835 km² (58 083 500 ha) [+]

Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5), centra horzono de Nordameriko [+]

Sudorienta Usono (Tero)
Sudorienta Usono (Tero)

Sudorienta Usono (Usono)
Sudorienta Usono (Usono)
DEC
Sudorienta Usono
Sudorienta Usono

Map
Sudorienta Usono
Vikimedia Komunejo:  Southeastern United States [+]
vdr

Tiuj estas la dek plej grandaj urboj de la Sudorienta Usono laŭ la populacio kalkulita de la Usona Censoficejo en 2006:[1].

Listigo Urbo Ŝtato Loĝantaro
1 Jacksonville Florido 794 555
2 Memphis Tenesio 670 902
3 Charlotte Norda Karolino 630 478
4 Naŝvilo Tenesio 590 807
5 Louisville Kentukio 558 541
6 Atlanta Georgio 514 145
7 Virginia Beach Virginio 435 619
8 Miami Florido 408 991
9 Raleigh Norda Karolino 356 321
10 Tampa Florido 332 888

Tiu geografia koncepto ofte konfliktiĝas kun tiuj de Suda Usono kaj kun tiu de Orienta marbordo de Usono, ĉar fakte Sudorienta Usono estas la angulo de ambaŭ. Tamen plej ofte oni konsideras la koncepton de Sudorienta Usono pli proksime al tiu de Suda Usono, tio estas kiel parto de Suda Usono, dum la nocio de Orienta marbordo de Usono estas uzata prefere por la nordaj ŝtatoj, tio estas la Nordorienta Usono.

Referencoj redakti

  1. Tabulo 1: Annual Estimates of the Population for Incorporated Places Over 100,000, Ranked by July 1, 2006 Population: April 1, 2000 to July 1, 2006 (komo-dividitaj valoroj). loĝantaraj taksoj de 2005. Usona Censoficejo, parto pri loĝantaro (2007-06-28). Alirita 2007-06-28.