Sudtirola Muzeo pri Arkeologio

muzeo en Italio

La Sudtirola Muzeo de Arkeologio (germane: Südtiroler Archäologiemuseum; itale: Museo archeologico dell'Alto Adige) estas faka muzeo en la urbo Bolzano, la ĉefurbo de Sudtirolo (norda Italio). Ĝi estas la hejmo de la mumio nomata Ötzi.

Sudtirola Muzeo pri Arkeologio
arkeologia muzeo • museum of a public entity
Lando Italio vd
Situo Bolzano-Bozen
Adreso Via Museo 43
Poŝtkodo 39100
Estiĝo 1998
Koordinatoj 46° 29′ 59″ N, 11° 20′ 58″ O (mapo)46.49986111.349528Koordinatoj: 46° 29′ 59″ N, 11° 20′ 58″ O (mapo)
Sudtirola Muzeo pri Arkeologio (Italio)
Sudtirola Muzeo pri Arkeologio (Italio)
DEC
Sudtirola Muzeo pri Arkeologio
Sudtirola Muzeo pri Arkeologio
Situo de Sudtirola Muzeo pri Arkeologio
Map
Sudtirola Muzeo pri Arkeologio
Jaraj vizitantoj: 100 640 (2020)
Retpaĝo http://www.archaeologiemuseum.it
vdr
La Sudtirola Muzeo de Arkeologio en Bolzano
La mumio "Ötzi"

La muzeo situas en bankkonstruaĵo de la 19-a jarcenta kaj kovras la historion kaj arkeologion de la suda alpa regiono de la Paleolitiko kaj Mezolitiko (15.000 a.K.) ĝis la periodo de la elorienteŭropaj popolmigradoj (800 p.K.).

La muzeo estis specife establita en 1998 por enhavi "Ötzi", bone konservitan naturan mumion de viro de proksimume 3300 a.K. (antaŭ 53 jarcentoj)[1]. Ĝi estas la plej maljuna natura homa mumio de la mondo kaj ofertis senprecedencan vidon de la eŭropa kulturo en la kuproepoko. La plej malnova kompleta kuprepoka hakilo de la mondo estis trovita inter lia ampleksa ekipaĵo kiu ankaŭ konsistis el sufiĉe kompleksa ilaro por ekflamigi fajron, sagujo ŝarĝita per dek du sagoj, vestaĵoj kaj siliktranĉilo kompleta kun ĝia ingo.

La korpo estas tenata en klimate regata kamero ene de la muzeo ĉe temperaturo de —6 °C kaj 98 % de humideco, imitanta la glaĉerkondiĉojn en kiuj ĝi estis trovita. Kune kun la originaj trovaĵoj en la muzeo videblas modeloj, rekonstruoj kaj multmediaj prezentoj montrantaj Ötzi en la kunteksto de la frua historio de la suda alpa regiono.

Referencoj redakti

  1. James Neill (27 October 2004), Otzi, the 5,300 Year Old Iceman from the Alps: Pictures & Information, http://www.wilderdom.com/evolution/OtziIcemanAlpsPictures.htm, retrieved 2007-03-08  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-12. Alirita 2021-08-20..

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 46° 29′ 59.53″ N 11° 20′ 58.31″ O / 46.4998694 °N, 11.3495306 °O / 46.4998694; 11.3495306 (mapo)