Suflorslipetokaŝslipeto estas papera folieto kun notoj, kiun ekzameniĝantoj (lernantoj aŭ studentoj) uzas kaŝe dum ekzameno, precipe skriba. Ĝi estas kutime pritaksita kiel malpermesita nehonestaĵo, severe punata, se malkaŝita.

Ofte ekzameniĝanto penas kaŝi sian suflorslipeton ene de siaj vestaĵoj, manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj, permesitaj helpiloj, ktp. Kelkfoje kiel suflorslipeto servas ankaŭ propra polmo aŭ manradiko de trompema lernanto, kie la lernanto notis plej gravajn indikojn, kiujn la lernanto bezonos dum la ekzameno.

Suflorslipetojn uzas ankaŭ oratoroj kaj televidaj parolistoj, ŝajnigantaj paroli parkere aŭ senprepare, sed sekrete ili enrigardas la slipeton, kiam ilia memoro bezonas helpon. Ĉi tio ne estas opiniata malhonestaĵo, sed necesa helpo por ĉiu longe parolanta homo.

Aliflanke estas eldonataj ankaŭ etaj libretoj aŭ kajeretoj, nomataj suflorslipeto (pri matematiko, pri zoologio, pri historio ktp.), kiuj prezentas supervidon de la plej gravaj informoj pri la lernata studobjekto. Ilia celo ne estas helpi ĉe trompado en la lernejo, sed helpi ĉe ripetado de la lernaĵo. La nomon „suflorslipeto“ ili ricevas nur por altiri atenton de aĉetontoj kaj por kuraĝigi la lernantojn (vidu, kia minimumo da scioj sufiĉas por sukcesi en ekzameno!).

Vidu ankaŭ redakti