Sukarno

1-a prezidanto de la Respubliko Indonezio

Sukarno aŭ en malnova, nederlanda literumo Soekarno,[1] naskiĝinta kiel Kusno Sosrodihardjo (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidanto de Indonezio.

Sukarno
Oficiala portreto de Sukarno
Oficiala portreto de Sukarno
Persona informo
Sukarno
Naskonomo Kusno Sosrodihardjo
Naskiĝo 6-a de junio 1901
en Surabajo, Nederlanda Hindio
Morto 21-a de junio 1970
en Indonezio Ĝakarto, Indonezio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo tombo de Sukarno vd
Religio islamo
Lingvoj javaindonezianederlanda vd
Ŝtataneco IndonezioNederlanda Hindio vd
Alma mater nederlandlingva teknika altlernejo de Bandungo vd
Partio neniu
Subskribo Sukarno
Familio
Patro Sukemi Sosrodihardjo vd
Patrino Ida Ayu Nyoman Rai vd
Edz(in)o Fatmawati
Infanoj Guntur Sukarnoputra • Megawati Sukarnoputri • Taufan Sukarnoputra • Sukmawati Sukarnoputrii • Guruh Sukarnoputra • Rachmawati Sukarnoputri • Bayu Sukarnoputra • Toto Suryawan Sukarno Putra • Kartika Sari Dewi Sukarno • Ayu Gembirowati vd
Profesio
Okupo politikisto • artkolektanto vd
Aktiva dum 1925– vd
1-a Prezidanto de Indonezio
Dum 18-a de aŭgusto 194512-a de marto 1967
Vicprezidento Muhammad Hatta
Antaŭulo ofico kreita
Sekvanto Suharto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Sukarno naskiĝis en Surabajo. Lia patro, Raden Sukemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Balio.

Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de la Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua Mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio.

Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila.

Li iniciatis politikon malproksiman al la okcidentaj potencoj. Kun Jawaharlal Nehru, kaj Gamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de la Senalianca Movado, kaj aranĝis la historisignifan Bandungan konferencon. Tio kaŭzis la oponon de Usono kaj aliaj potencoj.

En 1965 la militistoj prenis la potencon, sub la gvido de Suharto, kiu post tre forta subpremado de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj prenis formale la prezidantecon en 1967. Sukarno restis sub hejma malliberigo ĝis sia morto

Lia filino Megawati Sukarnoputri fariĝis la kvina prezidento de Indonezio de 2001 ĝis 2004.

Referencoj redakti

  1. Soekarno estas malnova literumo, influita per la nederlanda, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo la nomo skribiĝas Sukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomon Bung Karno, frato Karno. Foje oni atribuis al li unuan nomon Aĥmed, sed verŝajne tiu nomo ne ĝustas; indonezianoj kutime havas nur unu nomon.

Vidu ankaŭ redakti