Sukermaizodolĉa maizo ((Zea mays convar. saccharata) estas tiuj maizotipoj, kiuj dum la maturiĝo perdas sian dolĉecon nur relative malfrue kaj kiu ne havas karakterizan farunan guston.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
sukermaizo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Genro: Zea
Specio: Z. mays
Zea mays
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plimulto de la furaĝmaizoj en Eŭropa ricevas ian farunan guston post finiĝo de la laktomaturiĝo, kiu karakterizas la maizon post atingo de la pastomaturiĝo. La sukermaizo male al tio, retenas la dolĉan guston eĉ ĝis fino de la plenmaturiĝo, kvankam en malpliiĝinta kvalito. Ankaŭ la spadika interno entenas sukeron, sed tiu okazas same ĉe aliaj tipoj, ĉar la spadiko servas ankaŭ kiel energia rezervujo.

La plenmaturiĝinta sukermaizo ne entenas plu sukeron en la grajno kaj estas simile farunriĉa kiel aliaj maizospecoj.

Entenaj materialoj redakti

100 g sukermaizo entenas:
kcal kJoule akvo graso Kalio kalcio magnezio Vitamino C
87 369 75 g 0,? g 290 mg 2 mg 27 mg 12 mg

Fonto: Souci.Fachmann.Kraut 1994