Ekvadora Sukro (valuto)

eksvaluto de Ekvadoro (1884–2000)
(Alidirektita el Sukro (valuto))

La Sukro (S/.) (ISO 4217: ECS) estis valuto de Ekvadoro. La 9-an de januaro 2000 ĝi estis anstataŭata de la usona dolaro, dum la prezidenteco de Jamil Mahuad (36-a prezidento de la Respubliko Ekvadoro) je ŝanĝovaloro de 25.000 sukroj por dolaro. La sukro estis subdivita en 100 centavoj. La nomo rilatas al venezuela militisto kaj politikisto Antonio José de Sucre. Ĝi estis kreita la 22-a de marto 1884, kaj estis valida dum 116 jaroj.

Ekvadora Sukro (valuto)
eksvaluto
Ŝtato: Ekvadoro
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: ECS
Mallongigo:
vdr
Moneroj de 1000 sukroj
1 centavoj de 1928
Du flankoj Valoro (S/.) Formato Ĉefa koloro Famulo montrita
5 140 x 65 mm Ruĝa Antonio José de Sucre
10 140 x 65 mm Blua Sebastián de Belalcázar
20 140 x 65 mm Beĝa la Compañía de Jesús, Quito
50 140 x 65 mm Verda Monumento a los Proceres del 9 de octubre de 1820
100 140 x 65 mm Purpura Simon Bolivar
500 140 x 65 mm Blua Dr. Eugenio de Santa Cruz y Espejo
1000 140 x 65 mm Verda Rumiñahui
5000 140 x 65 mm Bruna k purpura Juan Montalvo
10 000 140 x 65 mm Bruna k verda Vicente Rocafuerte
20 000 140 x 65 mm Bruna k verda Gabriel Garcia Moreno
50 000 140 x 65 mm Bruna + oranĝa Eloy Alfaro