Sulín (hungare Szulin [sulin], germane Sulm) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Sulín
hungare: Szulin, germane: Sulm
municipo
Preĝejo en Sulín
Oficiala nomo: Sulín
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Ľubovnianska vrchovina
Rivero Poprad
Situo Sulín
 - alteco 425 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 59″ N 20° 45′ 23″ O / 49.36639 °N, 20.75639 °O / 49.36639; 20.75639 (mapo)
Areo 20,0981 km² (2 009,81 ha)
Loĝantaro 366 (31.12.2011)
Denseco 18,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1306
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 46
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 527025
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Sulín
Retpaĝo: www.sulin.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Sulín situas laŭ dekstra bordo de Poprad (rivero) (kiu estas ankaŭ la pola landlimo), fine de sakovojo. Stará Ľubovňa troviĝas je 23 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1306 en formo "Edusturnya", poste en 1338 en latina formo "villa Zolonk". Baldaŭe tiu vilaĝo senhomiĝis, sed poste 2 apudaj vilaĝoj fondiĝis: Veľký Sulín kaj Malý Sulín. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn kun la proksimaj vilaĝoj (ankaŭ tiu ĉi vilaĝojn) al Pollando ĝis 1772. En Granda Sulin menciiĝis en 1616 latine: "villa Sulin", Malgranda Sulin jam pli frue en 1600 latine: "Zulin (Noua villa)" (kie estis 10 domoj). En 1758 oni komputis en Granda Sulin 11 familiojn. En 1787 136 vilaĝanoj loĝis en 22 domoj (en Malgranda Sulin 136 vilaĝanoj en 22 domoj), en 1828 735 vilaĝanoj en 101 domoj (en Malgranda Sulin 217 vilaĝanoj en 27 domoj). En 1891 vitrofarejo ekfunkciis. Tiutempe multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyszulin 607, en Kisszulin 289 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la 2 vilaĝoj unuiĝis, eĉ aliĝis vilaĝeto Zádobie. En 2001 vivis en Sulín 438 homoj, (428 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti