Sulavesa akcipitraglo

La Sulavesa akcipitragloSulavesa nizaglo, Nisaetus lanceolatus (iam lokigita en Spizaetus), estas mezgranda, proksimume 64 cm longa, senkresta bruna rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Plenkreskuloj havas ruĝecbrunajn, tre markatajn kapon kaj brustoplumojn, malhelbrunajn flugilojn kaj nigrostriecan blankon sube. Junulo havas blankajn kapon kaj subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulavesa akcipitraglo
Sulavesa akcipitraglo
Sulavesa akcipitraglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Nisaetus
Specio: N. lanceolatus
Nisaetus lanceolatus
(Temminck & Schlegel, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sulavesa akcipitraglo estas endemia de Indonezio distribuata en pluvarbaroj de Sulaveso kaj ties satelitaj insuloj de Buton, Muna, Banggai kaj Sula. Ties dieto konsistas ĉefe el birdoj, lacertoj, serpentoj kaj mamuloj.

Disvastigata tra ties habitata teritorio, la Sulavesa akcipitraglo estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en la Apendico II de CITES.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti