Sulfurbeka sito, Sitta oenochlamys, estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulfurbeka sito
Sulfurbeka sito
Sulfurbeka sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. oenochlamys
Sitta oenochlamys
(Sharpe, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas 12.5 cm longa birdo, kun rozkoloraj subaj partoj, flava beko kaj bluecaj supraj partoj pli grizecaj en kapo. Ĝi havas nigrajn markojn en frunto kaj traokula strio kiu kontrastas kun flava iriso, do estas simila al la proksima parenco nome Velurfrunta sito, sed sen tiom blueca dorso (flugiloj) kaj kun flava beko anstataŭ ruĝa, kio nomigas la specion, sed simile al la pli proksima parenco nome Flavbeka sito, el kiu diferenciĝas ĉefe pro la pli rozkoloraj subaj partoj (pli helaj ĉe gorĝo, kiel ĉe aliaj sitoj).

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas endemia de Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro perdo de habitato.

Nutrado redakti

Ili manĝas ĉefe insektojn, kiujn ili kaptas per grimpado sur trunkoj kaj branĉoj..

Vivmaniero redakti

Ili vivas pli malpli solece aŭ familie.

Reproduktado redakti

Ili nestumas en arbotruoj.

Referencoj redakti

Libroj redakti