Sumiswald

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sumiswald-Grünen (stacidomo) kaj Sumiswald-Grünen ETB (stacidomo).

Sumiswald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5051 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Sumiswald
Blazono de Sumiswald
Blazono de Sumiswald
Blazono de Sumiswald
Sumiswald
Sumiswald
Sumiswald
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Koordinatoj  47° 2′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.03333 °N, 7.71667 °O / 47.03333; 7.71667 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.03333 °N, 7.71667 °O / 47.03333; 7.71667 (mapo)
Areo 59,4 km²
Alteco 702 m super marnivelo
Poŝtkodo 3454
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sumiswald
Mapo de Sumiswald
Mapo de Sumiswald
vdr

Geografio redakti

La komunumo Sumiswald situas en la suba Emme-Valo kaj konsistas el la ĉefvilaĝo Sumiswald kaj la vilaĝoj Grünen kaj Wasen. Tra la komunumo fluas de oriento al okcidento la rivereto Grüne, kies supra parto nomiĝas Hornbach, kiu fontas okcidente de la montarmasivo Napf, kaj kiu alfluas en la najbara komunumo Lützelflüh al Emme. En Sumiswald kaj ĉirkaŭo ludas la konata svisa romano La nigra araneo de Jeremias Gotthelf.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sumiswald limas en nordo al Dürrenroth, en nordnordoriento al Wyssachen, en nordoriento al Eriswil, en oriento al Luthern (LU), en sudsudoriento al Trub, en sudoriento al Langnau en Emme-Valo, en sudo al Trachselwald, en sudokcidento al Lützelflüh, en okcidento al Rüegsau, kaj en nordokcidento al Affoltern en Emme-Valo.

Trafiko redakti

Sumiswald estas fina haltejo de trajnlinio al Lützelflüh kaj Burgdorf, kiu antaŭe aliflanke plukondukis al Langenthal. Tra la komunumo ankaŭ cirkulas diversaj poŝtaŭtolinioj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 23 de Lützelflüh al Langenthal.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Summiswald datiĝas el la jaro 1130. Dum mezepoko Sumiswald estis propra Senjorujo de loka nobela familio.[1]

Personecoj redakti

Du el la sep aktualaj (2010) federaciaj konsilantoj de Svislando forte rilatas al Sumiswald, nome Didier Burkhalter estas civitano de la komunumo kaj Johann Schneider-Ammann ĉi tie naskiĝis.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti