Sumvitg

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sumvitg-Cumpadials (stacidomo).

Sumvitg (malnova germanlingva nomo Somvix) estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1310 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Sumvitg
Blazono de Sumvitg
Sumvitg
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 43′ 48″ N 8° 56′ 0″ O / 46.73000 °N, 8.93333 °O / 46.73000; 8.93333 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 48″ N 8° 56′ 0″ O / 46.73000 °N, 8.93333 °O / 46.73000; 8.93333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1310
Areo 101.88 km²
Alteco 1056 m super marnivelo
Poŝtkodo 7175
Komunumkodo 3985
Mapo de Sumvitg

Geografio redakti

La komunummo Sumvitg situas ĉe ambaŭ flankoj de la Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis al la kresto de la Glarusaj Alpoj, kie sur la kulmino de Tödi (en romanĉa lingvo Piz Russein) sur alteco de 3614 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. En nordo de la komunumo situas la Punteglias-Glaĉero kaj Biferten-Glaĉero. En sudo la komunuma tetoritorio atingas preskaŭ la limon al Kantono Tiĉino. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sumvitg la vilaĝoj Surrein, Rabius kaj Cumpadials, krome la setlejoj Clavadi, Tuor, Giachentrina, Plazzas, Encarden, Murtes, Pardomat, Laus, Clavadials, Reits, Tschuppina, Sogn Benedetg, kaj diversaj alpopaŝtejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sumvitg limas en nordo al la iama komunumo Linthal, kiu ek de 2011 apartenas al la komunumo Glaruso Sudo (GL), en oriento al Trun, en orientsudoriento al Obersaxen, en sudoriento al Lumbrein, en sudo al Vrin, en sudokcidento al Medel (Lukomagno), kaj en okcidento kaj nordokcidento al Disentis/Mustér.

Lingvoj redakti

La oficiala kaj ĉefe parolata lingvo en Sumvitg estas la romanĉa. Laŭ la popolnombrado de 2000 parolis 88% de la loĝantaro la romanĉan kaj 10% la germanan lingvon.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis al Oberalppasejo, kaj paralele al ĝi linio de Retia Fervojo, ĉe kiu sur la komunuma teritorio troviĝas la haltejoj Rabius-Surrein kaj Sumvitg-Cumpadials.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sumvitg datiĝas el la jaro 1175 kiel in Summovico. En la 13-a jarcento en Sumvitg estis dokumentita kavalira dinastio de Somvix. Dum mezepoko Sumvitg apartenis al la Senjorujo de la Abatejo Disentis. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti