Suna ciklo estas periodo, dum kiu la suna aktiveco varias, kaj ripetas proksimume la samajn fenomenojn, kiel dum la antaŭa periodo.

Kiel spuri sunajn ciklojn - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Intaj kaj ontaj (antaŭvidataj) sunaj cikloj

La suna aktiveco, mezurata laŭ la nombro da sunmakuloj, varias laŭ ciklo longa de ĉirkaŭ 11,2 jaroj; sed la daŭro de ciklo povas varii inter 8 kaj 15 jaroj. La vario de la nombro da sunmakuloj ĉiuj 11 jaroj estis unuafoje rimarkita de amatora germana astronomo Heinrich Schwabe en ĉ. 1843.

En 1849 la svisa astronomo Johann Rudolf Wolf malkovris metodon por mezuri la sunan aktivecon laŭ la nombro da makuloj, kaj montris la influon de tiu aktiveco sur la perturboj de la tera magneta kampo. Tiuj cikloj, nomataj Cikloj de Schwabe, estas numeritaj komence de la ciklo de 1761.

La ciklo de 11,2 jaroj fakte estas ciklo de 22,4 jaroj, ĉar de unu ciklo al la sekva, la magneta kampo de Suno inversiĝas.

Jaroj de pli granda suna aktiveco
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
1761 1770 1778 1788 1804 1816 1838 1838 1848 1860 1872 1884
13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24
1894 1906 1917 1928 1939 1947 1958 1968 1981 1991 2001 2013

Laŭ mezuroj de NASA, la maksimumo de la 23-a ciklo estis antaŭvidata por majo 2013.

Dum maksimumo de suna aktiveco, oni observas kreskon de la nombro da sunmakuloj, kaj da sunaj erupcioj, da sunaj tempestoj kun elsendo da ikso-radioj, ultraviolaj radiadoj kaj korpusklaj radiadoj, kaj elektromagnetaj perturboj.

Eksteraj ligiloj redakti