La suna nebulozopraa nebulozo estas nubo da gaso, (aŭ akrecia disko) el kiu la Sunsistemo estus formiĝinta.

Arta vido de protoplaneda disko ĉirkaŭ stelo

Tiu hipotezo, tiel dirata hipotezo de la praa nebulozo esti unuafoje proponita en 1734 de Emanuel Swedenborg en sia scienca periodo, kaj malvolvigata en 1755 de Immanuel Kant. Simila modelo estis proponita en 1796 de Pierre-Simon Laplace; pro tio oni ofte parolas pri Teorio de Kant-Laplace.

Tiu teorio supozas, ke la nebulozo rotaciis malrapide, iom post iom koncentriĝis kaj platiĝis pro gravito por formi Sunon (aŭ stelon) kaj ĝiajn planedojn.

Formiĝo kaj evoluo redakti

 
Tiu objekto, en Orion-nebulo estas verŝajne protoplaneda disko

Laŭ la teorio, la nebulozo havis diametron de 100 AU kaj mason de 2 aŭ 3 sunaj masoj. La gravito estigis plidensigon de la nubo, kaj aperis proto-stelo en ĝia centro. La tutaĵo estis varmigata de la frotado de la molekuloj. Pro la konservo de la angula movokvanto, kiu neprigas la plirapidiĝon de la rotacio, la nebulozo ne tute kolapsas, sed formis diskon, tiel dirata protoplaneda disko, orbitanta ĉirkaŭ la proto-stelo.

Plej malpezaj elementoj kiel hidrogeno kaj heliumo estis forblovitaj el la centro de la nebulozo far de la suna vento kaj de la premo de radiado, restis plej pezaj elementoj kaj polveroj kiuj formis proto-planedojn riĉaj je mineralaj materialoj. En ekstera parto de la nebulozo formiĝis proto-planedoj riĉaj je hidrogeno kaj heliumo. Tio klarigas la ĉeeston de tersimilaj planedoj en la intera Sunsistemo, kaj de gasgigantoj en la ekstera.

Ne konfuzu kun: Planeduma nebulozo

Eksteraj ligiloj redakti