La Sundanco estas religia ceremonio praktikata de nombraj Usonaj Indianoj kaj homoj de la Unuaj nacioj, ĉefe tiuj de la Prerinacioj. Ĉiu tribo (nacio) havas siajn proprajn distingajn praktikojn kaj ceremoniajn protokolojn. Multaj el la ceremonioj havas komunajn karakterojn, kiaj specifaj dancoj kaj kantoj trapasataj tra multaj generacioj, la uzado de tradiciaj tamburoj, la sakrala pipo, tabakopropono, preĝo, fasto kaj, en kelkaj kazoj, la korpa traborado de haŭto de brusto aŭ dorso ĉe viroj kaj de brakoj ĉe virinoj.

Skizo de Sundanco de Siuoj fare de George Catlin.