Sunleviĝo-kvarteto

La sunleviĝo-kvarteto estas arĉkvarteto de Joseph Haydn. Ĝi estas en Bb-maĵoro, havas la verknumeron 76 no 4, en la Hoboken-registro ĝi estas enlistigita kiel no 78.

La sunleviĝo-kvarteto apartenas al tiuj arĉkvartetoj, kiujn Joseph Haydn en 1797 komponis en la aĝo de 65 jaroj post sia reveno el Londono kaj dediĉis al grafo Erdődy. Ili estis eldonitaj en 1799. La kvara el tiuj ĉi kvartetoj ricevis la kromnomon „sunleviĝo-kvarteto“, ĉar ties unua movimento komencas per melodio de la unua violono, kiu post pluraj ekkuroj altiĝas el sonareo kaj kreskiĝas al fortisimo, simile al leviĝa suno. Laŭ Richard Wagner oni nomis ĝin ankaŭ „Tannhäuser-kvarteto“, ĉar oni opiniis retroviĝi la melodion en „Freudig begrüßen wir die edle Halle“.

Movimentnomoj redakti

1-a Allegro con spirito
2-a Adagio
3-a Menuet. Allegro
4-a Finale. Allegro ma non troppo

Eksteraj ligiloj redakti

Noten Arkivigite je 2008-12-23 per la retarkivo Wayback Machine beim Mutopia-Projekt