Sunset Boulevard (mallongige konata kiel Sunset Blvd., Esperante "Bulvardo Sunsubiro") estas filmo nigra de 1950, enhavanta elementojn de dramo, hororo kaj malhela komedio. Kun Billy Wilder kiel la scenaristo kaj reĝisoro, ĝi estis nomata pro la fama samnoma bulvardo kiu etendiĝas tra Los-Anĝeleso kaj Beverly Hills.

Bulvardo Sunsubiro
Gloria Swanson rolanta kiel Norma Desmond, eks-filmstelulino volanta reatingi sian pasintan glorecon.
Gloria Swanson rolanta kiel Norma Desmond, eks-filmstelulino volanta reatingi sian pasintan glorecon.
filmo
Originala titolo Sunset Boulevard
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 4-a de aŭgusto 1950
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro filmo nigra/Dramo
Kameraado John Francis Seitz
Buĝeto Usona $1.752.000 (taksata)
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Produktisto(j) Charles Brackett
Scenaro Billy Wilder
Charles Brackett
D.M. Marshman Jr.
Filmita en Usono
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Franz Waxman
Rolantoj William Holden • Gloria Swanson • Erich von Stroheim • Nancy Olson • Fred Clark • Jack Webb • Hedda Hopper • Buster Keaton • Anna Q. Nilsson • H. B. Warner • Ray Evans • Jay Livingston • Gertrude Astor • Julia Faye • Creighton Hale • E. Mason Hopper • Henry Wilcoxon • Cecil B. DeMille • Lloyd Gough • Franklyn Farnum • Larry J. Blake • Yvette Vickers • Harold Miller • Archie R. Dalzell • Eddie Dew • Frank O'Connor • Bert Moorhouse • Fred Aldrich • Al Ferguson • Robert Emmett O'Connor
Produktinta firmao Paramount Pictures
Distribuo Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Steluloj aperantaj en la filmo estas William Holden, Gloria Swanson kaj Erich von Stroheim. Holden rolas kiel Joe Gillis, malbonŝanca scenaristo, kaj Swanson rolas Norma Desmond, eks-fama filmstelulino kiu enkaptis la naivan Gillis en sia fantazio de triumfa reapero en filmoj. Nancy Olson, Fred Clark, Lloyd Gough and Jack Webb rolas subtenajn rolojn. Reĝisoro Cecil B. DeMille kaj klaĉ-raportisto Hedda Hopper rolas sin mem. Ankaŭ aperas mallongdaŭre gemajstroj de silentaj filmoj Buster Keaton, H. B. Warner kaj Anna Q. Nilsson.

La filmo estis laŭdita kiam ekmontrita, kaj ĝi estis proponita por dekunu Akademiaj Premioj kaj gajnis tri. Ĝi estas vaste konsiderata kiel klasikaĵo, ofte citata kiel unu el la plej notindaj filmoj de la usona kino. Ĝi estis konsiderata kiel "kulture grava" de la Usona Kongresa Biblioteko en 1989, kaj estis inter el la unuaj filmoj elektitaj por konservi en la Usona Nacia Film-Registro.

Premioj redakti

  • Akademiaj Premioj
    • Por plej bona art-direktado blanka-nigra
    • Por plej bona muziko de drama aŭ komedia filmo
    • Por plej bona scenaro

Eksteraj ligiloj redakti