Suomenlinna estas fortikaĵo en Finnlando.

Suomenlinna
fortreso • marfortikaĵo • fortress island [+]

Koordinatoj60° 8′ 37″ N, 24° 59′ 4″ O (mapo)60.14361111111124.984444444444Koordinatoj: 60° 8′ 37″ N, 24° 59′ 4″ O (mapo)
Areo2,1 km² (210 ha) [+]

Suomenlinna (Finnlando)
Suomenlinna (Finnlando)
DEC
Map
Suomenlinna

Vikimedia Komunejo:  Suomenlinna [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vido super parto de Suomenlinna en Junio de 2005
Utsikt över Sveaborg ("Vido super _Sveaborg_"), pentrado de Augustin Ehrensvärd
Mapo de _Sveaborg_ en 1790
Finna Submarŝipo Vesikko sur Suomenlinna

En sep insuletoj apud la finna ĉefurbo Helsinko oni konstruis ekde 1748 fortikaĵon, kiun la svedoj tiam regantaj, nomis Sveaborg [Sveaborj], Sveda kastelo. Tiun nomon fa finnoj misprononcis „Viapori". Rusoj konkeris la fortikaĵon en 1808 kaj klopodis forskrapi la tri svedajn kronojn, kiuj estis sur muro, troviĝanta super iu pordego, sed malsukcesinte, kovris ilin per la blazono de rusa caro. En 1918 la fortikaĵo ne utilis al rusoj dum grava atako, ĉar finna inĝeniero forigis la serurojn de la kanonoj kaj ili ne povis pafi. Baldaŭ la finna flago estis hisita, kaj en 1919, post la sendependiĝo de Finnlando, la fortikaĵo ricevis nomon Suomenlinna (Finna kastelo).

Suomenlinna estas la plej amata vidindaĵo en Sud-Finnlando, kun duonmiliono da vizitantoj jare. Sub la aŭspicio de Unesco, ĝi estas protektata kiel objekto de „Monda Heredaĵo", kaj en 1998 festas sian 250-jariĝon. Dum la lastaj jardekoj pli ol 13 milionoj da guldenoj estis elspezitaj por riparoj, purigo kaj plibeligo de la konstruaĵoj, vojoj, ĝardenoj kaj parkoj. Nun la fortikaĵo altiras al si pli da turistoj ol iam antaŭe, kaj ankaŭ la loĝantoj de Helsinko ŝatas viziti ĝin ĉu por ripozi en preskaŭ kampara medio, ĉu por konatiĝi kun ties historio.

El Helsinko oni povas atingi la insulojn Suomenlinna por kvaronhoro per publika pramŝipo. Aútoveturado en la insuloj ne estas permesata. Agrablas trankvile promeni laŭ la ŝtonkovritaj vojoj kaj mallarĝaj padoj, en brikaj tuneloj. Oni ŝatas trarigardi kanontubojn kaj embrazurojn. Ili ŝatas aŭdi la ekzotikajn nomojn de arkitektoj. Adlerfeld, von Fersen, Cedercreutz kaj multaj aliaj nomoj de nobelaj familioj rememorigas pri la historio de Svedio - Finnlando. La konstruaĵaj terminoj - bastiono, kurtino, levponto, tenajlo sonas ekscite kaj aventure malkompreneblaj. Naŭ bareloj de franca kaj turka oro estis elspezitaj por la konstrukostoj, en la espero protekti Eŭropon de Rusio. Tri el la bastionoj nomiĝas „Virto", „Bona Konscienco" kaj ,Honoro". La fortikaĵo estas vere romantika promenejo, se oni havas tempon kaj imagopovon.

La plej konata el la arkitektoj estas Augustin Ehrensvärd. Li estis marmarŝalo kaj ankaŭ poeto kaj ĉizisto. Li lernis pentroarton en Parizo kaj ege aprezis bonan arkitekturon. La fortikajo estis konstruita laŭ liaj planoj, sed ne tiel grandskale, kiel li komence deziris. Kortuŝa detalo pri lia gusto: li importis siringojn, kaj poste la florantaj arbustoj disvastiĝis de la insuloj al ĉiuj partoj de Finnlando, kie ili antaŭe ne kreskis. Unu el la dekoj da muzeoj en Suomenlinna estas dediĉita al tiu fama homo kaj lia impona tombo ne povas esti ne rimarkita apud preĝejo. La granda preĝeja sonorilo interfoste pendas apud la tombo, ĉar la turo funkcias kiel lumturo kaj ne havas lokon por la sonorilo. Dikegaj ĉenoj ĉirkaŭas la ejon; antaŭe ili fermis la markolojn inter la insuloj por malhelpi la alvenon de velŝipoj.

La konstrumaterialoj de la fortikaĵo estas surlokaj granito, brikoj, ligno kaj grejso; kalkŝtono kaj sabto el Gotlando kaj Oelando. Militkaptitoj kaj soldatoj laboregis por realigi la planojn de Ehrensvärd. En la 18-a jarcento tiucele estis dungitaj tuta finnlanda armeo kaj kelkaj trupoj el Svedio. La soldatoj plendis La. pro la malbona trinkakvo, ĉar ne estis putoj, sed ili trinkis pluvakvon el truoj kaj el insulaj lagetoj.

Kiam oni promenas en la brikaj tuneloj, el Ia plafono gutadas akvo, kiu produktas etajn blankajn stalaktitojn. La pintoj bele brilas pro la ŝajne puraj gutoj. Sur la tegmento kreskas herbo. La tereno estas malebena, kun pluraj krutaĵoj kaj ŝtuparoj. Laŭ ili oni povas malsupreniri al malgranda pIaĝo, kie ludas infanoj, aŭ al rokstrando, kie en sunaj tagoj videblas unuopuloj kaj paroj en banvestoj. Preskaŭ ĉiam blovas freŝa vento.

En la malmodernaj loĝejoj de Suomenlinna loĝas proksimume naŭ cent ĉefurbanoj, pentristoj, muzikistoj kaj artistoj. Ili ĝuas kvazaŭ kamparan trankvilon, se turistoj ne emas ĝeni enirante ties ĝardenojn kaj domojn, el kiuj kelkaj estas tre allogaj rusaj vilaoj de la cara epoko. La konstantaj loĝantoj foje nomas sian nutraĵvendejon „Nutraĵmuzeo sed ne malproksime troveblas modernaj grandmagazenoj, altlernejoj, universitato kaj ĉio, kion la ĉefurbo Helsinko posedas.

La Informejo de Suomenlinna ofertas promenadojn sub Ia gvido de ĉiĉeronoj en 19 lingvoj. Ne mankas memoraĵvendejoj, tavernoj, kafejoj (unu en 3-masta skuno), restoracioj, poŝtoficejo, biblioteko. En senakva doko estas riparataj malnovaj lignaj ŝipoj laű tradiciaj manieroj. Oni rajtas eniri muzean submarŝipon. Subĉiela teatro prezentes teatrajon „Mevo" de rusa aŭtoro Ĉeĥov. Pentristoj starigas siajn stablojn en la parko. Brika bakejo, kiu datiĝas de la 1770-aj jaroj, fariĝis bonakustika koncertejo. Viziteblas Pupa kaj ludila muzeo kaj art-ekspozicioj kaj sendube Muzeo de marborda artilerio. Svedaj reĝoj antaŭ longe surbordiĝis ĉe la Reĝa Pordega de insulo nomita ,Glavo de Gustavoj". Sur murtabulo oni povas legi tie en malnova sveda lingvo: ,Posteuloj, staru ĉi tie sur via propra grundo"!

Ĉ. 900 personoj ĉiame loĝas en la insuloj nun, sed estis tempo kiam tie loĝis 13000 soldatoj.

MONATO - oktobro 1998