Supera Islama Iraka Konsilio

La Supera Islama Iraka Konsilio (arabe المجلس الأعلى الإسلامي العراقي, al-Madschlis al-aʿlā l-islāmī l-ʿIrāqī, latinliterigo laŭ DMG) estas politika partio en Irako. En okcidentaj amaskomunikiloj ofte uzatas la akronimo SIIC, mallongigo de la angla traduko Supreme Islamic Iraqi Council.

Supera Islama Iraka Konsilio
partio
Ideologio Ŝijaismo
Retejo www.almejlis.org
vdr
Supera Islama Iraka Konsilio
partio
Komenco 1982 vd
Lando(j) Irako vd
Sidejo Bagdado
Ideologio

Ŝijaismo

Fondinto(j) ajatolo vd
Ĉefestro(j) Ammar al-Hakim vd
Posedatoj Al Forat Network vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La konsilio estas ŝijaisma partio kaj la plej granda membro de la Nacia Iraka Alianco (‏لائتلاف الوطني العراقي,National Iraqi Alliance) - granda ligo de plejparte ŝijaismaj partioj, kiu fondiĝis okaze de la iraka ŝtata baloto de la 30-a de januaro 2005. La alianco en tiu baloto akiris proksimume 4 milionojn da voĉoj (48,1 % de la balotaj voĉoj) kaj estis klara venkinto de la baloto. En la iraka parlamenta baloto de 2010 la konsilio kaj la Unuiĝinta Iraka Alianco tamen nur atingis la trian lokon.

Historio redakti

La konsilio fondiĝis en 1982 je la nomo Supera Konsilio por la Islama Revolucio en Irako (arabe المجلس الأعلى للثورة الإسلامية في العراق, al-maĝlis al-ala lit-taŭra l-islamija fi l-irak, latinliterigo laŭ DMG al-Madschlis al-aʿlā lith-thaura l-islāmiyya fī l-ʿIrāq, angle Supreme Council for the Islamic Revolution in Iraq, SCIRI). Partia gvidanto estis la grandajatolaho Muhamad Bakir al-Hakim. Ĉefa celo estis la forigo de la ŝtata prezidanto Saddam Hussein. La partio dum la iraka-irana milito havis sian sidejon en Teherano kaj la Registaro de Irano rekonis ĝin "registaro de la Islama Respubliko Irako". La konsilio favoris, simile kiel ajatolaho Ruhollah Ĥomejni, teokratian ŝtaton, en kiu la pocencon havu religiaj gvidantoj. Tio kontrastis al la ŝtata koncepto de la alia granda ŝijaisma partio de la Irako, la Islama Daŭa-Partio, kiu deziris ŝtaton en kiu la civitanoj havu la potencon.

Post la senprezidantigo de Saddam Hussein en 2003 la konsilio proksime kunlaboris kun aliaj ŝijaismaj partioj. La partiestoj distanciĝis de iuj antaŭaj konvinkoj kaj decidis subteni demokratian reĝimon en Irako.

La 29-an de aŭgusto 2003 la partiestro Muhamad Bakir al-Hakim mortiĝis per aŭtobombo antaŭ la moskeo Imamo Ali en la urbo Naĝaf. Sekve lia frato ajatolaho Abd al-Aziz al-Hakim transprenis la partian gvidadon.

La 11-an de majo 2007 la konsilio anoncis rezigni pri la nomero "Islama Revolucio" en la nomo kaj alpreni la nomon Supera Islama Iraka Konsilio. Oni argumentis ke la nomero "Islama Revolucio" estis simbolo por la lukto kontraŭ Saddam Hussein kaj nun ne plu necesus.

Post la morto de Abd al-Aziz al-Hakim en 2009 lia filo Amar al-Hakim transprenis la partian gvidadon.

Armea branĉo de la partio redakti

Armea branĉo de la partio estas la Badr-brigadoj, kiu havas inter 4000 kaj 10000 membrojn, plejparte ekzilaj irakanoj en Irano.

Gravaj membroj redakti

Iuj gravaj partianoj estas ekzemple

  • la vicprezidanto de Irako, Adil Abd al-Mahdi,
  • la ministro de financoj kaj eksa tre pridiskutita ministro pri internaj aferoj Bajan Bakir Sulag, ankaŭ nomata Bajan Ĝabir,
  • la prezidanto de la komisiono por nova iraka konstitucio, Humam Hamudi, kaj
  • la eksa vicministro pri eksteraj rilatoj, Hamad al-Bajati.

Eksteraj ligiloj redakti