Superheroo

fikcia ulo, havanta superhomajn aŭ supernaturajn povojn, uzanta tiujn povojn por helpi homaron

Superheroo estas fikcia rolulo (de filmo, de animacio, aŭ de bildliteraturo) dotita de superhomaj eblecoj, kies ĉefa okupo estas batali profite al la socio kaj al la simplaj homoj, kontraŭ potencegaj malamikoj, eksterordinaraj minacoj, aŭ teruraj estaĵoj.

Superheroo
fikcia profesio • rolfako
Informoj
vdr

Karakteriziloj redakti

 

Superheroo havas almenaŭ du el la tri jenaj ĉefaj ecoj.

  • Li aŭ ŝi havas unu aŭ plurajn "superpovojn" superhomaj forto, lerteco, rapideco, ebleco legi pensojn de aliuloj, trapasi la murojn, krei iluziojn...
  • Li aŭ ŝi havas duoblan identecon: tiu de simpla homo (kun familio, amikoj, profesio, foje kun sentimentaj, monaj aŭ laboraj malfacilaĵoj) kaj tiu, kaŝita, de superheroo.
  • Li aŭ ŝi batalas vestita per speciala kostumo, (plurkolora gluvesto kun emblemo, masko aŭ duonmasko, senmanika mantelo…).

Oni povas aldoni la kromajn karakterizilojn:

  • Li aŭ ŝi neniam batalas por akiri monon aŭ glorion, sed nur por servo al la homaro.
  • Li aŭ ŝi neniam uzas mortigivajn armilojn, li aŭ ŝi batas per siaj pugnoj aŭ specialaj efikoj eltirataj de sia korpo mem (fajrobuloj, fulmo, blovo, ultrasona krio). Li aŭ ŝi ĉiam zorgas mortigi nenion, eĉ plej malican malamikon.
  • Li aŭ ŝi neniam batalas sub ŝtata aŭtoritato (polico, armeo). La superheroo agas sola aŭ en malgranda teamo.

En ĉiuj reguloj estas esceptoj: Vespertviro ne havas superhomajn povojn, la identecoj de la Mirinda Kvaropo estas publike konataj, Benoît Brisefer gardas siajn ordinarajn vestojn.

Historio redakti

La superheroo estas literatura sub-ĝenro de la maskataj venĝantoj kiel:

Unu el la unuaj superuloj de la literaturo estas La Niktalopo, kiu kapablas vidi en la mallumo. Liaj aventuroj (fare de la franca verkisto Jean de la Hire) komencas aperi en ĉ. 1911 en felietona romano. Iomete pli malfrue, Ogon Bat, de Nobuhide Morikawa (1930-aj jaroj) estas el la unuaj japanaj superherooj.

Superman (1938) estas komune rigardita kiel la unua (kaj arketipa) superheroo. Doc Savage, The Shadow, La Fantomo kaj Mandrake la Magiisto aperas en la sama jardeko.

La usona, bildlitraturaj eldonejoj Marvel Comics kaj DC Comics estas la oficialaj posedantoj de la angla termino « Superheroo », kaj ili eldonigis la aventurojn de amason da novaj superherooj en tiom da « komiksoj » kiel Spider-Man, Kapitano Ameriko, Namor la Submarulo, Iron Man, X-Men...

 
Astro, japana super-roboteto

Superherooj ekster de Usono:

Eksteraj ligiloj redakti