Per la nomo Supra Rejno (germane kaj alemane Oberrhein, france Rhin Supérieur) signatas 350 kilometrojn longa parto de la rivero Rejno inter la urboj Bazelo kaj Bingen. Najbaraj regionoj de la Supra Rejno estas aparte Alzaco kaj la federaciaj landoj Baden-Virtembergo, Rejnlando-Palatinato kaj Hesio de sudokcidenta Germanio, proksime de la urbo Bazelo ankaŭ dum malgranda parto la ŝtato Svislando.

Supra Rejno
riverokanalo • section of watercourse
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Francio
Regionoj Bazelo Urba
vdr
satelita bildo pri la valo de la Supra Rejno, rekstre supre la Rejnlanda Ardeza Montaro, dekstre sube la Bodenlago

Geologio redakti

 
mapo de la rivero Rejno, la Supra Rejno verde markita
 
sunsubiro ĉe la Rejno proksime de la urbo Mannheim

Antaŭ proksimume 35 milionoj da jaroj inter la nuntempaj urboj Bazelo kaj Frankfurto-ĉe-Majno ekestis 300 kilometrojn longa kaj 50 kilometrojn larĝa tektona fendo, la suprarejna malaltebenaĵo. Kaŭzoj estis tensioj en la terkrusto kaj termantelo, sekve de kio la tera surfaco malaltiĝis en tiu regiono. Per sedimentoj la valo parte denove pleniĝis. Rande ekestis pluraj mezaltaj montaroj, Nigra Arbaro kaj Odenvaldo en la oriento, Vogezoj kaj Palatinata Arbaro en la okcidento. Pro la tersurfaca malaltiĝo malaltiĝis ankaŭ la praa rivero Rejno; ĝis la erao terciaro la rivero de la nuntempa urbo Bazelo plufluis rekte okcidenten en la valojn de la riveroj Saône kaj Rodano (Rhône).

Ekde tiam la karakteriza kurbiĝo de la Rejno ĉe Bazelo de okcidenta al norda fludirekto markiga la limon inter la unua parto de la rivero, kiu nomiĝas Alta Rejno (germane Hochrhein), kaj la Supra Rejno. La du plej gravaj alfluoj de la Supra Rejno venas de oriento: la rivero Neckar enfluas la Rejnon proksime de Mannheim, la rivero Majno enfluas vidalvide de Majenco. Ĉe la nuntempa urbo Bingen, kie la rivero Nahe enfluas la Rejnon, finiĝas la regiono Supra Rejno kaj komenciĝas la pli norda parto Meza Rejno (germane Mittelrhein).

Eksteraj ligiloj redakti